Jean-Marie Le Pen

franca politikisto

Jean-Marie LE PEN (naskiĝis la 20-an de junio 1928 en La Trinité-sur-Mer, Francio; mortis la 7-an de januaro 2025 en Garches) estis franca dekstra naciista politikisto. Li estis la fondinto kaj honora Prezidanto de la dekstre ekstremisma politika partio Front National (FN). Jean-Marie Le Pen kvinfoje kandidatiĝis por la posteno de Prezidanto de Francio.

Jean-Marie Le Pen
Jean-Marie Le Pen
Jean-Marie Le Pen
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de junio 1928 (nun 1928-06-20) (96‑jara)
en La Trinité-sur-Mer, Francio
Morto 7-an de januaro 2025 (2025-01-07)
en Garches
Mortokialo Kora malsufiĉo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo tombejo de La Trinité-sur-Mer 47° 35′ 15″ Nordo 3° 01′ 51″ Okcidento / 47.58759 °N, 3.03095 °U / 47.58759; -3.03095 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Loĝloko Saint-Cloud
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Pariza Fakultato de Juro
Universitato Panteono-Assas - politika scienco, juro (–1971) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Jean-Marie Le Pen
Familio
Patro Jean Le Pen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Marie Le Pen (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Jany Le Pen (mul) Traduki (1991–2025)
Pierrette Lalanne (1960–1987) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Marine Le Pen
 ( Pierrette Lalanne)
Marie-Caroline Le Pen (en) Traduki
 ( Pierrette Lalanne)
Yann Le Pen
 ( Pierrette Lalanne) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Philippe Olivier (bofilo)
Marion Maréchal (nepino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Mémoires : fils de la nation
TTT
Retejo http://www.jeanmarielepen.com/
vdr

Li estis akuzita pro la minimumigo de la Holokaŭsto – en la jaro 1987 en la forumo de Eŭropa Parlamento li nomis la koncentrejajn gas-ĉambrojn „detalo el historio”; pro tiu eldiro li estis poste mon-punita ([1]).

Milita kariero

redakti

Je la fino de siaj universitataj studoj, Jean-Marie Le Pen hezitis pri sia kariero kiel advokato kaj milita kariero.

En 1944, en la aĝo je 16 jaroj, li provis aliĝi al la «Francaj Fortoj de la Interno» por batali kontraŭ la germanoj. Li surmetis la paraŝutistan uniformon en novembro 1953. Post ses monatoj en la «Infanterio-Trejnlernejo» en Saint-Maixent, li partoprenis en la Hindoĉina Milito. Li alvenis en Hindoĉinion en 1954, baldaŭ post la falo de Dien Bien Phu, kiu markis la finon de la milito. En Hindoĉinio, li oficis kiel subleŭtenanto en la 1er bataillon étranger de parachutistes, sub la ordoj de Hélie de Saint Marc, lia komandanto. Ĉe la fino de tiu periodo, en 1955, li estis ĵurnalisto ĉe Caravelle, la organo de la franca ekspedicia trupo. Dum la Hindoĉinia Milito, li renkontis la aktoron Alain Delon, kun kiu li amikiĝis.

En oktobro 1956, li provizore forlasis la benkojn de la Nacia Asembleo (kie li estis elektita deputito de 1956 al 1962) dum ses monatoj por aliĝi al sia iama unuo (kiu estis la "1-a Fremda Paraŝutistregimento"), kun kiu li partoprenis kiel sekciestro por la alteriĝo ĉe Port-Fouad en Egiptujo, kadre de «Operaco Mousquetaire», poste por la Batalo de Alĝero dum la Alĝeria Milito.

Li estis ornamita de la generalo Massu kun la «Kruco de Armea Valoro».

Li estis favora al la Franca Alĝerio [2].

Le afero de la "detalo"

redakti

La 13-an de septembro 1987, pridemandita ĉe la RTL-Le Monde Grand Jury pri la kontestado de neadistoj de la uzo de gasĉambroj fare de la nazioj, li deklaris: "Mi ne studis la demandon specife, sed mi kredas ke tio estas detalo. de la historio de la Dua Mondmilito." Tiuj ĉi rimarkoj, kiuj venis en tempo kiam li antaŭe petis judajn balotantojn, kaŭzis lian foriron de FN-aktivuloj kaj oficuloj, same kiel la malaprobon de preskaŭ la tuta politika klaso. La plia argumento de Jean-Marie Le Pen baziĝas sur la fakto, ke tiuj gasĉambroj ne estis la sola loko kie homoj perdis la vivon dum la Dua Mondmilito. Esprimante sian bedaŭron kaj doninte minuton da silento al la judaj viktimoj de la naziismo[3], li ripetis tiun ĉi formulon de "detalo" pri tiu ĉi temo en 1997, 2008, 2009 kaj 2015. Liaj deklaroj estas parto de la plendoj, kiuj kaŭzis lian ekskludon de la FN en 2015.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti