Jean-Marie Lustiger

franca kardinalo

Aaron Jean-Marie LUSTIGER (ʒɑ̃ maʁi lystiʒe Pri tiu ĉi sono aŭskulti; naskiĝis la  17-an de septembro 1926(nun 1926-09-17), mortis la 5-an de aŭgusto 2007) estis franca kardinalo de la Katolika Eklezio. Li estis ĉefepiskopo de Parizo de 1981 ĝis sia eksiĝo en 2005. Li estis nomumita kardinalo en 1983 per papo Johano Paŭlo la 2-a. Lia vivo estas prezentita en la filmo de 2013 Le métis de Dieu (alilingve interalie germane Der jüdische Kardinal, angle The Jewish Cardinal).

la kardinalo en 1988

Vivo redakti

Li naskiĝis je la nomo Aaron Lustiger en Parizo al juda familio. Liaj gepatroj, Charles kaj Gisèle Lustiger, estis aŝkenazoj de Będzin, Pollando, kiu foriris el Pollando ĉirkaŭ la Unua Mondmilito. Lustiger patro posedis ŝtrumpovendejon. En la liceo li unuafoje renkontis kontraŭjudismon. [1][2] Vizitante nazian Germanion en 1937, ĝi estis gastigita fare de kontraŭ-faŝisma protestantismo familio kies infanoj estis devigitaj aliĝi al la Hitlera Junularo.

Iam inter la aĝoj de dek kaj dek du, Lustiger trovis protestantan Biblion kaj sentis neklarigeblan altiron al ĝi. Kiam eksplodis la Dua Mondmilito en septembro 1939, la familio translokiĝis al Orléans.

En marto 1940 la 13-jaraĝa Lustiger decidis konvertiĝi al katolikismo. La 21-an de aŭgusto li estis baptita je la persona nomo Aaron Jean-Marie de la episkopo de Orléans, Jules Marie Courcoux. Lia fratino konvertiĝis poste. En oktobro 1940, la reĝimo de Vichy efektivigis la unuan "statuton pri judoj", kiu devigis la judojn en Francio surhavi flavan insignon samkiel en nazia Germanio. Kvankam Jean-Marie Lustiger vivis kaŝita en Orléans, liaj gepatroj devis porti la insignon.

Lustiger, lia patro kaj fratino serĉis rifuĝon en la neokupita suda Francio, dum lia patrino revenis al Parizo por prizorgi la familian entreprenon. En septembro 1942, la patrino estis deportita al la nazia koncentrejo Aŭŝvico, kie ŝi estis murdita la sekvan jaron. La resta familio revenis al Parizo ĉe la fino de la milito. La patro provis malsukcese nuligi la bapton de la filoa, kaj eĉ serĉis la helpon de la ĉefa rabeno de Parizo.

Jean-Marie Lustiger finis la universitaton Sorbono de Parizo per diplomo de literaturo en 1946. Li eniris seminariejon kaj pli poste la Katolikan Instituton de Parizo, cele al pastriĝo. Israelon li unuafoje vizitis en 1951. En 1954 li nomumiĝis katolika pastro, kaj kvin jarojn estis pastro en la universitato Sorbono de Parizo. La sekvajn dek jarojn li estis vikario en Parizo, kaj en 1979 nomumiĝis episkopo de Orléans. Jam du jarojn li nomumiĝis ĉefepiskopo de Parizo, kaj havis tiun postenon ĝis la demisio en 2005. En tiu ofico li interalie la 27-an de januaro 2005 sur la teritorio de nazia koncentrejo Auschwitz-Birkenau kiel reprezentanto de la papo Johano Paŭlo la 2-a, ŝtatestro de la Vatikano, partoprenis internacian solenaĵon de pli ol 40 ŝtatestroj memoriganta la liberigon de la amasmurdejo fare de la Ruĝa Armeo, kun interalie prezidento Aleksander Kwaśniewski, prezidento Moŝe Kacav, prezidento Vladimir Putin, prezidento Jacques Chirac, prezidento Horst Köhler, viceprezidento Dick Cheney, prezidento Viktor Juŝĉenko kaj reĝino Beatrix.

Dum sia tuta vivo li substrekis, ke li naskiĝis judo kaj ĝis la morto estos judo, sendepende de la propra decido aliĝi al la kristanismo. En la katolika eklezio li aparte simboligis la dialogon kaj interpaciĝon inter kristanismo kaj judismo, kaj la lukton de kristanoj kontraŭ malama kontraŭjudismo.

Referencoj redakti

  1. Henri Tincq, artikolo L'adieu à Jean-Marie Lustiger[rompita ligilo], gazeto Le Monde, la 6-an de aŭgusto 2007 france
  2. Intervjuo kun la israela ĉiutaga gazeto Jediot Aĥronot, eldonita en 1982 por la revuo Le Débat (citita de Sophie de Ravinel, Le kardinalo Lustiger est mort, en la gazeto Le Figaro, la 5-an de aŭgusto 2007) france