Malfermi la ĉefan menuon

Jean-Pierre Darroussin

Jean-Pierre DARROUSSIN, (naskiĝis la 4-an de decembro 1953(nun 1953-12-04) (65‑jara) en Courbevoie (Hauts-de-Seine)) estas franca reĝisoro, komediisto kaj aktoro.

Jean-Pierre Darroussin
Jean-Pierre Darroussin en 2000
Jean-Pierre Darroussin en 2000
Naskiĝo 4-a de decembro 1953
en Courbevoie, Francio
Aktivaj jaroj 1979 -
César
por plej bona aktoro en dua rolo por Un air de famille
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Jean-Pierre Darroussin naskiĝis la 4-an de decembro 1953 en Courbevoie (Hauts-de-Seine) kaj pasiiĝis por teatro en gimnazio. En 1976, li enriris superan nacian konservatorion de drama arto de Parizo kun Catherine Frot kaj Ariane Ascaride.

Li konatiĝis de la granda publiko en 1980 ekde sia dua filmo Psy de Philippe de Broca.

En la 1980-aj jaroj, li sukcese ludis en teatro, interalie por la "Compagnie du Chapeau Rouge" (Kompanio de la Ruĝa Ĉapelo) de Pierre Pradinas kun sia komplico Catherine Frot.

En 1997, li estis rekompencita per César por plej bona aktoro en dua rolo pro sia interpretado en Un air de famille de Cédric Klapisch laŭ samnoma teatraĵo de Agnès Jaoui kaj Jean-Pierre Bacri.

En 1998, li ludis sian unuan «unuan rolon» en Le Poulpe de Guillaume Nicloux, kaj 15 Août, Le Cœur des hommes kaj de post tiam sukcese daŭrigis karieron de konata aktoro de la franca kino.

FilmografioRedakti

ReĝisoroRedakti

AktoroRedakti

 
Jean-Pierre Darroussin en 42-a Internacia film-festivalo de Karlovy Vary (2007)

TeatroRedakti

RekompencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti