Jean BECKER (naskiĝis la  10-an de majo 1938(nun 1938-05-10) (85‑jara) en Parizo (Francio)) estas franca reĝisoro, aktoro kaj scenaristo.

Jean Becker
Persona informo
Naskonomo Jean Louis Paul Becker
Naskiĝo 10-an de majo 1933 (1933-05-10) (90-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo,  Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jacques Becker
Frat(in)oj Étienne Becker • Sophie Becker
Infano Louis Becker
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktoro • filmaktoro • televida aktoro • reĝisoro
vdr

Li estas la filo de reĝisoro Jacques Becker.

Biografio redakti

Frato de Étienne Becker kaj de Sophie, edzino de Pierre Vaneck, Jean Becker ankaŭ estas filo de reĝisoro Jacques Becker. Li komencis sian karieron kiel staĝanto en la filmo de sia patro, Touchez pas au grisbi en 1953, filmo kiu kontribuis relanĉi la karieron de Jean Gabin. Li restis asistanto-reĝisoro de filmoj de Jacques Becker por Montparnasse 19 (1958) kaj Le Trou (1959). Li ankaŭ estis asistanto-reĝisoro por Julien Duvivier kaj Henri Verneuil.

Lia patro mortis tuj post la fino de filmado de Le Trou kaj Jean Becker lanĉis sin en reĝisora aventuro per Un nommé La Rocca kun Jean-Paul Belmondo (1961), kiun li roligis en Échappement libre kaj Tendre Voyou. Tiuj filmoj fariĝis komercaj sukcesoj.

Post realigado de epizodoj de sukcesa televida serio Les Saintes Chéries kaj Pas de caviar pour tante Olga, neatendita aliro al komika kino, li paŭzis dum preskaŭ dudek jaroj antaŭ ol reveni malantaŭ kamerao por realigi L’Été meurtrier kun Isabelle Adjani kaj Alain Souchon (1983).

La filmo akiris grandegan sukceson kaj estis nomumita en Festivalo de Cannes por Ora Palmo kaj en César-oj.

En 1986, li gajnis César-on por plej bona reklama filmo por Le Clémenceau.

Depost la publika kaj recenza sukceso de Élisa kun Vanessa Paradis kaj Gérard Depardieu, Becker regule filmis kun la samaj aktoroj, interalie Jacques Villeret, Suzanne Flon kaj André Dussollier por la sukcesaj Les enfants du marais (kun Michel Serrault), Un crime au paradis (kun Josiane Balasko), inspirita de filmo La Poison de Sacha Guitry, kaj Effroyables jardins (kun Thierry Lhermitte kaj Benoît Magimel) laŭ samnoma libro de Michel Quint.

Antaŭ nelonge, li filmis kun Daniel Auteuil kaj Jean-Pierre Darroussin en Dialogue avec mon jardinier, aperinta en 2007.

Poste enviciĝis Albert Dupontel por ludi la ĉefrolon de lia lasta filmo: Deux jours à tuer, kie li partigis la afiŝon kun Marie-Josée Croze kaj Pierre Vaneck.

En septembro 2009, li filmis La Tête en friche, en sia regiono de Charente-Maritime, kun Gérard Depardieu kaj Gisèle Casadesus.

Filmografio redakti

Aktoro redakti

Reĝisoro redakti

Eksteraj ligiloj redakti