Jean Borel

svisa esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jean BOREL (pseŭdonimoj: J. B., D. Spero; naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1868 en Couvet (Svislando); mortis la 30-an de januaro 1946 en Lugano[1]) estis svisa esperantisto, tradukisto, publicisto kaj eldonisto, pioniro de la Esperanto-Movado en Svislando kaj Germanujo.

Jean Borel
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1868 (1868-08-23)
en Couvet
Morto 30-an de januaro 1946 (1946-01-30) (77-jaraĝa)
en Lugano
Lingvoj EsperantoVolapuko
Ŝtataneco SvislandoGermanio
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto • publikigistolingvistoesperantisto
vdr

Vivo redakti

Borel studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Li lernis Volapukon en 1886 kaj fariĝis esperantisto en Vaumarcus (Svislando, kantono Neŭŝatelo) en 1901. Borel kunfondis Svisan Esperanto-Societon (SES) en 1902, kies unua vicprezidanto (1902/03) li estis.

En 1903 li estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por Esperanto en Germanujo. Post interparolado kun Zamenhof je pentekosto 1903 en Varsovio li translokiĝis al Berlino kaj daŭrigis la preparojn por fondo de Esperanto-Grupo Berlino [2], komencitajn de Alfred Hermann Fried kaj Adolf Schmidt. En novembro 1903 estis fondita la grupo en Prinzenstraße 95, kie Jules Borel (1873–1946), lia frato, gvidis presejon kaj la eldonejon Möller & Borel. La fondan kunvenon partoprenis inter aliaj Wilhelm Wetekamp. La fondo okazis sub aŭspicio de Deutsche Friedens-Gesellschaft (DFG- Germana Porpaca Societo). Kune kun sia frato li fondis Esperanto-eldonejon Möller & Borel en decembro samjare (ekde 1912 Ader & Borel kaj ekde 1923 Ellersiek & Borel) . Li fondis en 1904 la gazeteon de la berlina grupo Esperantistische Mitteilungen, el kiu en 1905 fariĝis la gazeto por germanlingvanoj Germana Esperantisto, ekde 1907 oficiala organo de Germana Esperantista Societo, poste de GEA. De 1904 ĝis 1910 li estis la redaktoro, escepte julio 1907 ĝis septembro 1908 (Redaktoro Otto Liesche). Lia posteulo Friedrich Ellersiek redaktis la gazeton ĝis 1935.

En 1904 Borel eldonis lernolibron[3] kaj varbbroŝuron[4]. Sekvis aliaj materialoj por lingvolernado kaj informado pri la lingvo kaj la movado. Tiuj materialoj amase estis senditaj al lokoj en Germanio. Jam en la gazeto Esperantistische Mitteilungen Borel instigis la diskuton pri fondo de Esperanto-Asocio en Germanio. Li kaj la berlina grupo sub ĝia prezidanto Adolf Schmidt decide instigis la fondon de GES (GEA) Pro tio ili en 1909 estis la unuaj, kiuj ricevis la Meritmedalon de GEA.

Borel fondis kaj redaktis ankaŭ la libroserion Esperanta Biblioteko Internacia (EBI), kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekzemple Sub la Neĝo de Jacques Porchat el la franca, aŭ ekzemple Komerca Korespondo. Aperis 30 volumetoj kun 33 numeroj. Estis eldonitaj kaj iloj por lerni la lingvon kaj literaturaj verkoj kaj fakaj libretoj.

Lia germanlingva lernolibro, baze de la lernollibro L' Espéranto en dix leçons de Théophile Cart, aperis en 16 eldonoj kun 130 000 ekzempleroj, lia varbbroŝuro aperis en 23 eldonoj kun 250.000 ekzempleroj (1903-1910). Li verkis franclingvajn verketojn kaj artikolojn pri Esperanto.

En 1905 Borel partoprenis la 1-an Universalan Kongreson kaj estis nomumita de Zamenhof kiel membro de la Lingva Komitato[5] (1905–1914).

En 1927 Ellersiek transprenis la eldonejon sole. Borel laboris en la presejo de lia frato. En 1944 estis detruita la tuta kvartalo, kie situis la presejo (hodiaŭ Berlino Kreuzberg). La fratoj Borel revenis al Svisujo en 1945

Verkoj redakti

Lerniloj kaj varbbroŝuro redakti

Eldonjejo Möller & Borel, Berlin

  • Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache. 1904.
  • Schlüssel zum Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache 1904.
  • Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto 1904.
  • Esperanto Leitfaden. 1906
  • Esperanta-germana frazlibro de la ĉiutaga vivo (laŭ R. Anton), 1907.
  • Legolibreto 1909.
  • Kun A. Matthias: Praktika frazaro: Dialogoj de la ĉiutaga vivo.1910.
  • Komerca korespondo. 1911.
  • Ĉu vi parolas Esperante? 1912. Deutsche Nationalbibliothek, Leipzig
  • Die Esperanto-Sprache auf einem Blatte: Wörterbuch, Grammatik, Aussprache und Wortbildung. Neuauflage, 2017 (2 Seiten).
  • Praktika Frazaro. Dialogoj de la ĉiutaga vivo.

Tradukoj redakti

  • J.-J. Porchat: Sub la neĝo: Taglibro de juna loĝanto de la Jura Montaro. Eldonjejo Möller & Borel, Berlin 1908.
  • R. Stolle: Konsiloj pri higieno. Eldonjejo Möller & Borel, Berlin 1910.
  • E. Coué: La regado de si mem per konscia aŭtosugesto. Esperanto-Verlag Ellersiek und Borel, Berlin Kaj Dresden 1924.

Recenzoj redakti

Pri Konsiloj pri higieno.

 
 Higieno estas doktrino pri deteno de malsanoj kaj evito de epidemioj. En ĉi tiu senco la enhavo de la libreto ne estas konforna al sia titolo, ĉar ĝi pritraktas krom kelkaj higienaj konsiloj ankaŭ kuracadmetodojn de diversaj malsanoj kaj sintenadon okaze de akcidentoj. Tamen la libreto estas tre ŝatinda konsilanto por laikoj. Sed ĝi ne estu misuzata por ŝpari la ĝustatempan alvokadon de faka kuracisto.
Nur la titolo de la lasta ĉapitro "krampfaj krizoj'“ ne plaĉas al mi. La vorto "krampfo“ (eĉ pli bone „kramfo“) nek estas taŭga nek bela. Ni havas por la diversaj fraazoj la esprimojn : spasmo, konvulsio, koliko ktp. Ni ne tro neologismu! 
— Sós. Aŭstria Esperantisto n.39 (jan 1928)

Pri Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache.

 
 La glanda valoro de tiu libro estas pruvita de la fakto, ke ĝi jam atingis sian 12an eldonon (50an milon). Ĝi estas verkita laŭ la bonega « Esperanto en dix leçons», kun la jena diferenco ke ĝi enhavas pli da ekzercoj, ĝenerale pli simplaj kaj pli gradigitaj.

La verko enhavas plie, en germana lingvo, kelkajn paĝojn pri sintakso, speciale laŭ germana vidpunkto, la ĉefajn regulojn de la gramatiko (Esperante) kaj kelkajn bone elektitajn literaturajojn.

La lernolibro de S-ro Borel estas plej rekomendinda al ĉiuj, por kiu la lingvo de Goethe ne estas fremda. 
— Belga Esperantisto n.23-024 (sep-okt 1910)

Pri Esperanta-germana frazlibro de la ĉiutaga vivo.

 
 Tiu ĉi libro plej etike utilas por la ĉiutaga interparolado. La kontraŭmetita germana teksto estas valora helpilo por negermanoj, kiuj tiamaniere povas akiri la fluan uzadon de la lingvo germana.Ĝ enhavas kvardekon da dialogoj pri la plej diversaj praktikaj temoj. 
— Belga Esperantisto n023-024 (sep-okt 1910)

Honorigoj redakti

Meritmedalo de GEA 1909

Honora membro de GEA 1909

Honora prezidanto de Esperanto-Grupo Berlino 1909

Referencoj redakti

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto marto-aprilo 1946, paĝo 6.
  2. Rememoroj el 1903, Germana Esperantisto N-ro 2, 1924, p 23
  3. Jean Borel: Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache. Esperanto-eldonejo Möller & Borel, Berlin 1904.
  4. Jean Borel: Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto. Esperanto-eldonejo Möller & Borel, Berlin 1904.
  5. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 22.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti