Jean Henri Gaston GIRAUD, naskiĝinta la 8an de majo 1938 ĉe Nogent-sur-Marne kaj mortinta la 10an de marto 2012[1] en Parizo[2], estis desegnisto kaj scenariisto franca de bildliteraturo, konata laŭ sia propra nomo sed ankaŭ laŭ la pseŭdonimoj de Mœbius kaj Gir. Lia nomo Mœbius venas de la koncepto matematika de la Moebius strio, objekto havanta unu flankon.

Jean Giraud
Persona informo
Naskonomo Jean Henri Gaston Giraud
Aliaj nomoj Gir • Mœbius
Naskiĝo 8-an de majo 1938 (1938-05-08)
en Nogent-sur-Marne, Seine,  Francio
Morto 10-an de marto 2012 (2012-03-10) (73-jaraĝa)
en Montrouge, Hauts-de-Seine,  Francio
Mortokialo limfomo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École Duperré
Familio
Infano Hélène Giraud
Okupo
Okupo karikaturisto • bildliteratura verkisto • scenaristo • sciencfikcia verkisto • poŝtmarkdesegnisto • pentristo • desegnisto de bildrakonto • ilustristo • desegnisto • bildliteraturisto
Verkoj Arzach
Airtight Garage
Blueberry
The Incal
Le Monde d'Edena
Q3236227
The Long Tomorrow
TTT
Retejo http://www.moebius.fr/
vdr

Kiel Jean Giraud kaj Gir, li estas kreinto, kun Jean-Michel Charlier por la scenaro, de la fama serio vakera Blueberry.

Sub la kaŝnomo Mœbius aŭ Moebius, li estis aŭtoro de bildliteraturo de scienco-fikcio, kiaj Le Garage hermétique (la hermetika aŭtejo), L'IncalArzach, kiuj havigis al li internacian agnoskon, ĉe la ŝatantoj ĉu de usonaj comics ĉu de japanaj mangaoj. Liaj verkoj inkluas ankaŭ Les Jardins d'Edena. Li estis unu el la fondintoj de la eldonejo Les Humanoïdes Associés, kaj de la gazeto Métal hurlant. Li same partoprenis en la bildokoncepto de filmoj, kiel ekzemple Alien kaj Tron.

Li influis multaj bildrakontoj kaj filmoj kun lia stilo, eksemple The Force Awakens, Squirrel Girl, Doctor Aphra, The Fifth Element, kaj la filmoj de Hayao Miyazaki. Lia stilo influis ankaŭ multaj videoludoj.

Pro lia famo diversaj amaskomunikiloj eĉ klasigis lin kiel kunulo de la franca movado de la nomataj nouveaux philosophes (novaj filozofoj).[3]

Notoj redakti

  1. Jean Giraud, alias Moebius, est mort Arkivigite je 2012-03-11 per la retarkivo Wayback Machine sur europe1.fr
  2. Annonce du décès à Paris de Jean Giraud
  3. "Charlando con Moebius", intervjuo de Laura Cepeda al la aŭtoro por Totem nº 11, Editorial Nueva Frontera, S. A., Madrid, 1978, pp. 4 al 6.