Jean Marie AUEL (naskiĝis Jean Marie UNTINEN, la 18-an de februaro 1936 en Ĉikago, Ilinojso, Usono) estas usona verkistino. Ŝi estas fama pro sia serio de romanoj de prahistoria fikcio okazanta en Eŭropo kaj en kiu aperas homoj de Kro Magnon kaj neandertalaj homoj: La Infanoj de la Tero. Pli ol 45 milionoj da kopioj de ŝiaj libroj estis venditaj tutmonde.

Jean Marie Auel
Persona informo
Jean M. Aue
Naskonomo Jean Marie Untinen
Naskiĝo la  18-an de februaro 1936(nun 1936-02-18) (88‑jara)
en Ĉikago, Ilinojso, Usono
Nacieco Usona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Portlando (MBA 1976)
Familio
Edz(in)o Ray Bernard Auel
Infanoj 5: RaeAnn, Karen, Lenore, Kendall kaj Marshall
Profesio
Alia nomo Jean M. Auel • Jean M. Untinen-Auel vd
Okupo Verkistino
Aktiva dum 1980 - nuntempo
Verkado
Ĝenroj Prahistoria fikcio
Verkoj Serio La Infanoj de la Tero
En TTT http://www.jean-auel.net
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Komenco redakti

Jean M. Untinen estas la dua filino el la kvin idoj de Neil Solomon Untinen, farbisto, kaj Martha Wirtanen.

Ŝi studis en la universitato de Portlando, la Portland State University, kaj iĝis, en tiu epoko, membro de Mensa, organizaĵo por la personoj havantaj altan intelektan kvocienton. Ŝi ankaŭ laboris dum sia junaĝo (1965-1976) ĉe Tektronix. Ŝi obtenis en 1975 majstrecon de administrado de aferoj en la Universitato de Portlando kaj ricevis kelkajn moŝtajn diplomojn el la universitato de Majno kaj el la Mount Vernon College por virinoj.

Je la aĝo de 18 jaroj, ŝi edziĝis kun Ray Bernard Auel. Je la aĝo de 25 ans, ŝi jam havis kvin idojn: RaeAnn, Karen, Lenore, Kendall kaj Marshall.

Kariero redakti

Post ŝi finis sian universitatan kursaron, je la aĝo de 40 jaroj, ŝi komencis serĉi pri la prahistorio por verki sian unuan romanon, historion okazantan dum la glaciepoko. Por koni pli pri tiu epoko, ŝi decidis lerni la prahistoriajn metodojn por konstrui glacian rifuĝon, fari fajron, tani ledon kaj ĉizi silikon por fari laborilojn.

La unua libro de la sagao, La Klano de la Kaverna urso, publikigita en 1980, havas multan sukceson. La lasta volumo de la serio estis publikigita la 29-an de marto 2011.

Premio redakti

La Infanoj de la Tero redakti

Resumo redakti

Dum la Prahistorio, knabino nomita Ayla iĝis orfa kaj sola post tertremo. Hejmakceptita de fremda klano, ŝi kreskis en tiu klano, ne sen malfacileco, ĉar la membroj de la klano rimarkis trajtojn kiuj karakterizas apartan specion. Efektive, Ayla estas Kro Magnon, dum ŝia adopta tribo estas neandertala.

Ŝi tiam ŝatas sian adoptan patrinon, Iza, kiu transmetis al ŝi siajn sekretojn de kuracisto, kaj Creb, la ŝamanon de la klano. Seksatencita de Broud, filo de la ĉefo de la klano Brun, ŝi naskis filon: Durc, mikso inter la du specioj. Ŝi senĉese ne respektis la regulojn de la klano pro sia aŭdaco deveninta de ŝia inteligenteco, kiu estas malsama ol tiu de la aliaj membroj. Pro tio, ŝi estis ekskluzivita el la klano. Tiel komenciĝas aventuro, kie supervivo estas la prioritato de la juna virino, malgraŭ la obstakloj.

Eldonaĵoj redakti

La sagao La Infanoj de la Tero okazas en ses volumoj:

  1. La Klano de la Kaverna urso (1980)
  2. La Valo de ĉevaloj (1982)
  3. La Ĉasisto de mamutoj (1985)
  4. Le Granda Vojaĝo (1990)
  5. La Ŝtonaj Rifuĝoj (2002)
  6. Le Lando de la Sanktaj Grotoj (2011)

Komerca sukceso redakti

En septembro 1980, kiam La Klano de la Kaverna urso estis publikigita, ĝi iĝis sukcesa rapide. Ene de unu monato, 100 000 kopioj estis venditaj. La libro estis represita 14 fojoj(n) kaj estis furorlibro dum ses monatoj.

En 1990, la tri unuaj volumoj de la sagao de Jean Auel estis venditaj po 20 milionoj da kopioj tutmonde entute kaj estis tradukitaj en 18 lingvojn.

Kinematografia adaptaĵo redakti

  • 1986: La Klano de la Kaverna urso de Michael Chapman

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jean M. Auel en la franca Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti