Jean Moulin

gvidanto de la franca rezistado dum la Dua Mondmilito
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jean Moulin (Tramtransporto en Parizo).

Jean MOULIN naskiĝis en Béziers en Langvedoko-Rusiljono je la 20-a de junio 1899 kaj mortis en trajno ĉe Metz je la 8-a de julio 1943.

Jean Moulin
Persona informo
Jean Moulin
Naskonomo Jean Pierre Moulin
Naskiĝo 20-an de junio 1899 (1899-06-20)
en Béziers,  Tria Respubliko de Francio
Morto 8-an de julio 1943 (1943-07-08) (44-jaraĝa)
en Metz,  Nazia Germanio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per torturo vd
Tombo Panteono de Parizo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Jean Moulin
Memorigilo Jean Moulin
Familio
Patro Antoine-Émile Moulin vd
Gefratoj Laure Moulin vd
Edz(in)o Marguerite Cerruti vd
Profesio
Alia nomo Régis • Max • Rex • Joseph Jean Mercier • Jacques Martel • Romanin • Joseph Marchand • Richelieu • Alix vd
Okupo oficisto • membro de Franca rezistado • artovendisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis franca Rezistanto, kiu, komisiita de De Gaulle, unuigis en 1943 la diversajn organizaĵojn rezistantajn en Nacia Konsilio de Rezistado (Conseil National de la Résistance) dum la Dua mondmilito. Li estis arestita, kun aliaj rezistadestroj, en Caluire, apud Liono, la 21-an de junio 1943.

Ofte konsiderata kiel unu el la ĉefaj herooj de la Rezisto, li estas entombigita en la Panthéon inter la grandaj francaj politikuloj.