Jean Negulesco (naske Ioan Negulescu; 29-an de februaro 1900 [O. S.] - 18-an de julio 1993) estis rumanidevena usona kina reĝisoro kaj scenaristo.[1]

Jean Negulesco
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1900 (1900-03-13)
en Craiova
Morto 18-an de julio 1993 (1993-07-18) (93-jaraĝa)
en Marbella
Lingvoj anglarumanafranca
Ŝtataneco RumanioUsono
Alma mater Carol I National College
Familio
Edz(in)o Dusty Anderson
Okupo
Okupo scenaristoaktorofilmreĝisoro • pentristo • reĝisoro
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Craiova, li studis en la Altlernejo Carol I. En 1915 li translokiĝis en Vienon kaj poste iris al Bukareŝto en 1919, kie li laboris kiel pentristo antaŭ scendekoristo en Parizo. En 1927 li iris al Novjorko por arta ekspozicio de siaj pentraĵoj kaj ekloĝis tie. Li poste iris al Kalifornio, dekomence por labori kiel portretisto.[2]

En 1934 li eniris en la kina industrio, unue kiel skeĉa artisto, poste kiel help-asista kina produktoro kaj duaranga reĝisoro. En la fino de la 1930-aj jaroj li iĝis reĝisoro kaj scenaristo. Li famiĝis ĉe Warner Brothers kiel reĝisoro de kurtaj filmoj, precipe de serioj de kurtaj filmoj montrantaj malkutimajn kameraajn angulojn kaj teatra uzado de ombroj kaj siluetoj.

La unua apero de Negulesco kiel kinreĝisoro estis Singapore Woman (1941). En 1948 li estis nomumita por Oskar-premio pri reĝisoroj pro Johnny Belinda. En 1955 li ricevis la premion BAFTA pro pli bonkvalita filmo pro How to Marry a Millionaire. Lia filmo de 1959 The Best of Everything havis grandan sukceson.

El la fino de la 1960-aj jaroj li loĝis en Marbella, Hispanio, kie li mortis, en la aĝo de 93 pro koratako.

Li havas stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo ĉe 6200 Hollywood Blvd.

Filmaro redakti

  • Singapore Woman (1941)
  • The Gay Parisian (1941)
  • United States Marine Band (1942)
  • Cavalcade of Dance (1943)
  • Women at War (1943)
  • The Mask of Dimitrios (1944)
  • The Conspirators (1944)
  • Three Strangers (1946)
  • Nobody Lives Forever (1946)
  • Humoresque (1946)
  • Deep Valley (1947)
  • Road House (1948)
  • Johnny Belinda (1948)
  • The Forbidden Street (1949)
  • Under My Skin (1950)
  • Three Came Home (1950)
  • Take Care of My Little Girl (1951)
  • The Mudlark (1951)
  • Lydia Bailey (1952)
  • Lure of the Wilderness (1952)
  • Phone Call from a Stranger (1952)
  • Scandal at Scourie (1953)
  • Titanic (1953)
  • How to Marry a Millionaire (1953)
  • Three Coins in the Fountain (1954)
  • Woman's World (1954)
  • The Rains of Ranchipur (1955)
  • Daddy Long Legs (1955)
  • The Dark Wave (1956)
  • Boy on a Dolphin (1957)
  • A Certain Smile (1958)
  • The Gift of Love (1958)
  • Count Your Blessings (1959)
  • The Best of Everything (1959)
  • Jessica (1962)
  • The Pleasure Seekers (1964)
  • Hello-Goodbye (1970)
  • The Invincible Six (1970)

Notoj redakti

  1. David Shipman, "Obituary: Jean Negulesco", Independent (Londono), 22a de julio 1993.
  2. Jean and Dusty Negulesco papers. Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Alirita 21a de Majo 2015.

Eksteraj ligiloj redakti