Jean Reno

(Alidirektita el Jean RENO)

Jean RENO (naskiĝis la 30-an de julio 1948 en Casablanca, Marocco) estas franca aktoro, rolanta ne nur en francaj filmoj. Lia vera nomo estas don Juan Moreno y Herrera Jimenez.

Jean Reno
Persona informo
Jean Reno
Naskonomo Juan Moreno Herrera y Jiménez
Naskiĝo 30-an de julio 1948 (1948-07-30) (75-jaraĝa)
en Kazablanko
Etno Andaluzo vd
Lingvoj francaanglahispanagermanaitala vd
Loĝloko KazablankoParizoLos-AnĝelesoMonpeljeroWittlich vd
Ŝtataneco FrancioHispanio vd
Alma mater Lycée Carnot • Cours Simon • Lycée Lyautey vd
Subskribo Jean Reno
Familio
Gefratoj María Teresa Herrera y Jiménez vd
Edz(in)o Genevieve Reno • Nathalie Dyszkiewicz • Zofia Borucka vd
Infanoj Sandra Moreno vd
Profesio
Alia nomo Jean Reno vd
Okupo filmaktoro • aktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1974– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li devenas el familio de andaluziaj hispanoj, kiuj elmigris el la patrujo antaŭ faŝisma reĝimo de generalo Franco. Li alveturis Francion komence de la 1970-aj jaroj de la lasta jarcento, por ke li ensoldatiĝu en Marsejlo kaj en teritorio de FRG. Poste li ekloĝis en Parizo, kie li komencis studi aktorecon ĉe René Simon en Ŝtata konservatorio de drama arto. Samtempe kun samklasanoj li praktikis vendejon kun konsuma varo kaj poste turisman agentejon.

Ekde la jaro 1974 li estis ano de teatro Ateliero de Andréas Voutsinas, kie li rolis plej ofte sub reĝisora gvidado Didier Flamand. En filmo li aperis jam fine de la 70-aj jaroj, sed popularecon li akiris nur kiel unu el protagonistoj de aŭtoraj filmoj de Luc Besson, kiuj markiĝas per provokema estetiko, ĉerpanta el originalaj ŝanĝoj de usonaj komercaj kliŝoj.

Inter kandidatoj por Cesaro 1988 elportis lin rolo de temperamenta sicila subakvigisto, kiu en psikologia-aventurema filmo Le Grand Bleu senlace rivalas kun sia franca amiko el infaneco je titolo de majstro de la mondo en libera subakvigado, kiu finos por li per morto. En krima dramo Nikita li rolis agenton de sekreta polico, fanatikan mortigiston, dum kies "sanga" asistenteco li plenumas pretendeman spiontaskon heroino de la filmo.

Per dissemado de morto vivtenas sin ankaŭ lia plua filmo, strangule malĝojiĝinta, neparolema kaj soliĝinta murdisto Leon, en kiu orfiĝinta knabino, serĉanta apogon por venĝi sin pro murdigo de sia familio, vekos liajn forgesitajn sentojn en krima melodramo Léon. Li provis siajn aktorajn kapablojn ankaŭ en komedia ĝenro. Kiel kruda spiono li prezentiĝis en spiona komedio Opération Corned-Beef kaj en plua freneza komedio Les Visiteurs li enkorpigis supermanan kavaliron Godefroyon de Montmirailon, kiu uzinte sorĉan trinkaĵon transportiĝos kun sia servisto (Christian Clavier) el mezepoko ĝis nuntempo.

En lasta tempo senĉese pli interesiĝas pri li ankaŭ usonaj reĝisoroj; li estas ankaŭ tre ŝatita en Japanio, kie li rolis por la franca komedio Wasabi kun Hirosue Ryōko. Jean Reno revenis en la jaro 1988 ankaŭ al teatro. En la jaro 2000 li estis rekompencita en Parizo de Eŭropa filma prezo por eŭropa alporton al la monda kinematografio. Post rifuzi la rolon de Morpheus en The Matrix, li rolos la detektivon Bezu Fache en The Da Vinci Code, kina adapto de la monde fama libro.

Filmaro redakti

 
Jean Reno en Cannes kun Juliette Binoche

Eksteraj ligiloj redakti