Armand Jean Le Bouthillier de RANCÉ (naskiĝinta la 9-an de januaro 1626 en Parizo, mortinta la 27-an de oktobro 1700 en La Trappe) estis franca nobelo kaj monaĥo. Kvankam li povas konsideriĝi fondinto de la ordeno de la trapistoj li vere nur enkondukis reformprogramon ene de la ordeno de la cistercianoj. Sampensantoj iĝis en la 17-a jarcento konsiderinde granda grupo kiu finfine dissplitiĝis en 1892 fondinte la ordenon de la trapistoj (OCSO).[1] Lia ordeninterna memortago estas la 27-a de oktobro.

Jean de Rancé
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1626 (1626-01-09)
en Parizo
Morto 27-an de oktobro 1700 (1700-10-27) (74-jaraĝa)
en La Trappe Abbey
Tombo La Trappe Abbey
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Marie de Bretagne d'Avaugour
Okupo
Okupo kanoniko • teologo
vdr
Armand Jean Le Bouthillier de Rancé

Vivo redakti

Rancé originis el aristokrata familio: Lia patro, Denis Bouthillier, estis privata sekretario de reĝino Maria de Mediĉo kaj lia baptopatro estis kardinalo Richelieu. Rancé estis destinita por kariero en la armeo de la Ordeno de Malto, sed lia familio permesis al li okupiĝi pri kariero eklezia por ke li sekvu tiel la spurojn de la forpasinta pli aĝa frato Denis. En 1637, en la aĝo de dek unu, li ricevis la postenon de kanoniko ĉe la Katedralo Nia Sinjorino de Parizo. Krome li iĝis abato en kvin monahhejoj, inkluzive de La Trappe.

En 1638 lia patrino mortis; lia fratino frokuliniĝis en la sama jaro. En 1650 lia patro mortis. En tiu jaro li havis la unuan kontakton kun la dukino de Montbazon, Marie d'Avaugour. Estante kvar jarojn pli aĝa ol Rancé ŝi prezentis lin antaŭ la alta socio. En 1651, post kompletigado de siaj studoj, li estis ordinita pastro en Parizo fare de sia onklo Victor Bouthillier, ĉefepiskopo de Tours. En 1654 li doktoriĝis ĉe Sorbono. Li vivis ĉe la kortego de la franca reĝo kaj komence ĝuis tie kortegan vivon. En 1657 lia onklo, la ĉefepiskopo, volis nomumi lin vikario kun rajto je sukcedo; tio ne realiĝis.

La 28-an de aprilo 1657 mortis la dukino de Montbazon. Seniluziiĝo pri senutila episkopec-espero kaj doloro pri la morto de la amatino kondukis la volupteman Rancé al turnopunkto en la vivo. Dum la sekvaj jaroj li disdonis sian riĉaĵon kaj retiriĝis el siaj sinekuroj. En tiu ĉi kunteksto li ankaŭ vizitis "sian" monaĥejon cxe La Trappe en 1660 - kiu tiutempe kadukiĝis kaj strukture kaj morale. Do Rance komencis rekonstrui la konstruaĵojn. Li forlogis la tieajn nepiajn monaĥojn kun pensiono el la monaĥejo kaj anstataŭe loĝigis tie monaĥojn de la reformema abatejo de Perseigne (Mansio). Tiutempe la frokularo nomitis absentuloj, ĉar la ĉefaj punktoj de la reformo estis regula fastado kaj vivi el fruktoj de fizika laboro.

Dum la klostra rekonstruadfazo Rancé vivis kaj laboris kun tiuj monaĥoj. La 20-an de aŭgusto 1662 rekomenciĝis la liturgio de la horoj kaj Rancé decidis nun vere, ne nur formale abati. En majo 1663 li faris novicadon je Perseigne; abata ordinado sukcesis en 1664. La baza zorgo de la reformintencoj, kiujn li heredis de Perseigne, estis la reanimado de la origina spirito de la Benediktana regulo: siajn ideojn li surpaperigis en la verko Declarationes in regulam beati Benedicti ad usum Domus Dei Beatae Mariae de Trappa - kiu tamen neniam estis presita.

En liaj reformklopodoj, Rancé estis formita per profunda konscio pri la bezono de pentofaro. La fokuso de la reformo estis tial abnegacio, humileco kaj asketismo. Pro humilecaj kialoj Rancé malaprobis iujn ajn sciencajn studojn en la monaĥejo ĉar sufiĉu al oni koni la krucumitan Savanton: tio devus esti kaj resti la nura scienco de la trapistoj. La asketismo esprimiĝis per striktaj silento-horoj, malfacila manlaboro (precipe en agrikulturo) kaj striktaj abstinadregularoj.

Estante malsana kaj laca Rancé abdikis de sia posteno en 1696. Li neniam beatigitis aŭ sanktigitis.

Literaturo redakti

  • biografio en Ekumenisma leksikono pri sanktuloj
  • A.J. Krailsheimer: Rancé and the Trappist Legacy (=Cistercian Studies Series, 86). Kalamazoo 1985
  • Maria Magdalena Aust: "Nichts anderes als Gottes Haus und Pforte zum Himmel. Grundzüge der Spiritualität des Abtes de Rancé (1626-1700)." Ĉe: Cistercienser Chronik, 107 (2000) p. 351–360 (unua parto) kaj 108 (2001) p. 33–58 (dua parto)
  • David N. Bell: Understanding Rance: The Spirituality of the Abbot of La Trappe in Context. Cistercian Publications, 2005

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Markus Stark: Die Trennung der Observantia Strictior vom Zisterzienserorden (1880–1892). Geschichte und Dokumente. Ĉe: Analecta Cisterciensia 48 (1992), p. 105–310.