Jedwabne

urbo en nuntempa Pollando

Jedwabne estas urbo en Podlasio en nordorienta Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Jedwabne en distrikto Łomżyński. La urbo situas je 20 km nordoriente de Łomża.

Jedwabne

Blazono

Blazono
urbo
Jedwabne (Pollando)
Jedwabne (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Jedwabnego
Provinco Podlasio
Distrikto Distrikto Łomżyński
Komunumo Komunumo Jedwabne
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo)53.28333333333322.3Koordinatoj: 53° 17′ N, 22° 18′ O (mapo)
Areo 11,47 km²
Loĝantaro 1942 (en 2002)
Loĝdenso 168,7 loĝ./km²
Poŝtkodo 18-420
Telefona antaŭkodo 86
Aŭtokodo BLM
TERYT 3202707014
Estro Krzysztof Moenke
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Żwirki i Wigury 3
Poŝtkodo de estraro 18-420
Telefono de estraro 86 217-20-25
Fakso de estraro 86 217-20-40
Komunuma retejo http://www.jedwabne.pl/
vdr
Preĝejo Św. Jakuba w Jedwabnem
La sinagogo en Jedwabne, konstruita en al jaro 1770 kaj bruligita kaj tute detruita dum la Unua Mondmilito en la jaro 1914
La ensemblo de la biendomo en Jedwabne
La Monumento-Tombo sur la juda tombejo en Jedwabne
Fragmento de la konstanta ekspozicio en la Muzeo "Polin" (Muzeo pri Historio de Polaj Judoj) en Varsovio pri la pogromo en Jedwabne
La Monumento-Tombo (en la fono) sur la juda tombejo en Jedwabne
"Laboro" de taĉmentoj de Einsatzgruppen, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de nazia Germanio jam antaŭ invado de Pollando

Historio redakti

Jedwabne estis unuafoje menciita en 1455, ĝi ricevas en 1736 la magdeburgan urborajton. Ekde 1795, la urbeto apartenis al Prusio, ekde 1807 apartenis al granda Varsovia Duklando kaj ekde 1815 al Reĝlando Pollando. La urbo perdis la urborajtojn en 1866 kaj reakiris ilin nur en 1927. Dum la Unua Mondmilito, la urbo estis 70%-e detruta (1915).

La 2-an de septembro 1939 la urbon okupis germana armeo, sed fine Jedwabne estis aneksita de Sovetunio fine de la monato. Tiam ekaktivis polaj subteraj organizaĵoj, kaj partizana taĉmento estis frakasita de rusoj. La katolika parokestro en Jedwabne de la jaro 1931 ĝis julio 1940 estis pastro Ryszard Marian Szumowski, arestita fare de sovetia sekreta polico NKVD kaj mortpunita en Minsk en la jaro 1941.

La germana murdo en Jedwabne redakti

La 22-an de junio 1941 Jedwabne estis okupita de germanoj. La 10-an de julio 1941 la urbo iĝis loko de murdo de ne malpli ol 340 judojn fare de germana polico kaj de lokaj poloj. La juĝesploro de Instituto pri Nacia Memoro pruvis, ke la murdo estis planita kaj inspirita de germanaj ĝendarmoj kaj la funkciuloj de la germana SD, t.e. Sicherheitsdienst ("sekureca servo"), sekreta servo de Nazia Germanio kaj tiun tagon en Jedwabne estis sume 68 anoj de Gestapo kaj germanaj ĝendarmoj transportitaj al Jedwabne de la aliaj sidejoj de Gestapo, kiuj speciale tiutage venis al Jedwabne kaj kune kun 40 lokaj poloj de Jedwabne kaj la ĉirkaŭaj lokoj havantaj en la manoj la bastonoj kaj timonvektoj kiuj estis inspiritaj aŭ devigitaj de la anoj de Gestapo, ĉeestis ankaŭ la anoj de germanaj Einsatzgruppen (grupo "B"), la komandantoj de tiuj Einsatzgruppen de tiuj ĉi apartaj taĉmentoj estis anoj de sekreta ŝtata polico de gestapo (Geheime Staatspolizei), SD (Sicherheitsdienst) kaj SS (Schutz-Staffeln). La viraron kreis anoj de gestapo, SD, SS, anoj de orda polico OrPo (Ordnungspolizei) kaj precipe anoj de armiloj de SS (Waffen-SS) kaj estis engaĝitaj de murdado de judoj, poloj kaj aliaj loĝantoj de la orienta okupata Eŭropo (belorusoj, litovoj, rusoj, ..., vidu la apudan foton) [19].

Post la milito oni arestis kaj kondamnis 10 partoprenantojn de la krimo. En la 60-an datrevenon (t.e. en la jaro 2001) de la pogromo oni malkovris monumenton al la murditaj, la monumento anstataŭis la antaŭan informon pri la nomo de la kulpantoj kaj nombro de la viktimoj.

Honoraj civitanoj redakti


Eksteraj ligiloj redakti