Jeff Buckley

(Alidirektita el Jeff BUCKLEY)

Jeffrey Scott "Jeff" BUCKLEY (naskiĝis la 17-an de novembro 1966, mortis la 29-an de majo 1997) estis usona kantisto kaj gitaristo kies unika voĉo kaj elstara talento sendis lin al ioma fameco. En 1994, Buckley eldonis sian unuan albumon Grace (Graco), kolekto de dek kantoj. Kvankam ĝi malrapide vendiĝis, la albumo rapide ricevis kritikan laŭdon kaj aprezon de aliaj muzikistoj, i.a. Jimmy Page kaj Robert Plant, Bob Dylan, kaj Paul McCartney.

Jeff Buckley
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1966 (1966-11-17)
en Anaheim
Morto 29-an de majo 1997 (1997-05-29) (30-jaraĝa)
en Memphis
Mortokialo drono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Musicians Institute • Loara High School
Familio
Patro Tim Buckley
Amkunulo Joan Wasser
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristokantistomuzikistokomponisto
Verkoj Grace
TTT
Retejo http://www.jeffbuckley.com
vdr

La naiveco de Buckley pri la muzika industrio kondukis lin al neeltenebla situacio. Post la eldono de sia unua albumo, li pasigis pli ol du jarojn en koncertoj ĉirkaŭ la mondo. Ŝajnis laciga sed efika maniero por resti sendependa de la muzikeldonejo.

Buckley estis dediĉa admiranto de la muziko de brita rokgrupo Cocteau Twins kaj havis mallongan amrilaton kun ties kantistino Elizabeth Fraser.

Dum li registris sian duan albumon, Buckley dronis en la rivero Mississippi en 1997, havante nur 30 jarojn.

La patro de Jeff Buckley estis la muzikisto Tim BUCKLEY, kiu eldonis serion da folkaj kaj ĝazaj albumoj en la malfruaj 1960-aj kaj fruaj 1970-aj jaroj antaŭ sia propra frua morto en 1975. Jeff Buckley renkontis sian patron nur unu fojon, sed li restis la tutan vivon pensema pri la ligo inter si kaj sia patro.

Listo de albumoj redakti

  • Grace (1994)
  • Sketches (For My Sweetheart the Drunk) (1998)

Eksteraj ligiloj redakti