Jeff T. Alu

usona astronomo

Jeffrey (Jeff) Thomas ALU estas usona muzikisto, grafikisto, kaj amatora astronomo.

Jeff T. Alu
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (58-jaraĝa)
en Anaheim
Ŝtataneco Usono
Alma mater Lernejo de Muziko Eastman • Ĉapmana Universitato
Okupo
Okupo astronomomuzikistofotisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li studis de 1984 al 1986 en la Eastman School of Music de Roĉestro (Nov-Jorkio) kaj de 1989 al 1992 en la Universitato Chapman de Orange (Kalifornio).

De 1991 al 1993 li laboris en la Jet Propulsion Laboratory en Pasadena. De 1993 li establis sian propran firmaon de grafika labormedio kaj animacio en Irvine (Kalifornio).

Inter 1988 kaj 1991 li malkovris aŭ kunmalkovris 22 asteroidojn[1], iujn kun Eleanor Francis HelinKenneth J. Lawrence. Kun Eleanor Francis Helin kaj Brian P. Roman li kunmalkovris la periodan kometon 117P/Helin-Roman-Alu.

La asteroido 4104 Alu[2] estis nomita en lia honoro.


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti