Jegenstorf

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jegenstorf (stacidomo).

Jegenstorf ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4793 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Jegenstorf
Blazono de Jegenstorf
Blazono de Jegenstorf
Blazono de Jegenstorf
Iffwil kaj Jegenstorf, fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011
Iffwil kaj Jegenstorf,
fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011
Iffwil kaj Jegenstorf,
fotitaj el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Fraubrunnen
Koordinatoj  47° 3′ 0″ N 7° 30′ 25″ O / 47.05000 °N, 7.50694 °O / 47.05000; 7.50694 (mapo)Koordinatoj: 47° 3′ 0″ N 7° 30′ 25″ O / 47.05000 °N, 7.50694 °O / 47.05000; 7.50694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4793
Areo 8,92 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 3303
Komunumkodo 0540
Mapo de Jegenstorf
Mapo de Jegenstorf
Mapo de Jegenstorf
vdr

Geografio redakti

Jegenstorf situas en kaldrono sude de la altebenjaxo de Rapperswil proksimume 12 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jegenstorf kun la kvartaloj Rieseren, Obermatte, Bimer, Staffel, Dättemoos kaj Gyrisberg, kaj la vilaĝo Ballmoos, kiu ĝis fine de 2009 estis memstara komunumo. La rekonilo kaj ĉefa vidindaĵo de la komunumo estas la Kastelo Jegenstorf, kiu estis konstruita en la 12-a jarcento kaj en la jaro 1720 vastigita al kampara senjorbieno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,92 km², de kiuj 9,1% estas kovritaj de arbaro, 64,2% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

Jegenstorf limas en nordo al Grafenried, en nordoriento al Zauggenried, en oriento al Münchringen, en sudoriento al Mattstetten, en sudo al Urtenen-Schönbühl, en sudsudokcidento al Wiggiswil, en sudocidento al Deisswil ĉe Münchenbuchsee, en okcidento al Zuzwil, kaj en nordokcidento al Iffwil.

Trafiko redakti

Tra Jegenstorf pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. Flankaj vojoj kondukas tra Ballmoos al Deisswil, al Zuzwil, al Iffwil, al Zauggenried, al Münchringen kaj al Mattstetten. Tra la komunumo pasas la trama etspurfervojo de Soloturno al Berno. Poŝtaŭtolinioj kondukas de la stacidomo Jegenstorf al Messen kaj al Hindelbank. En la distanco de kvin kilometroj sude situas la aŭtovojokruco Schönbühl, kie estas alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj al la svisa aŭtovojo A6.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Jegenstorf datiĝas el la jaro 1131 kiel Igistorf. Trovitaj objektoj sur la preĝeja monto indikas, ke tie iam troviĝis gaŭlo-romia bieno. En la 12-a jarcento estis konstruita la akvokastelo de Jegenstorf, kiu estis la prakastelo de la zeringa-berna nobela dinstio de Jegenstorf. Jam antaŭ la formorto de la dinastio de Jegenstorf, parto de la havaĵo transiris al la familio de Erlach, kiu fine en la 15-a jarcento sukcesis akiri la kastelon, senjorecon kaj malaltan jurisdikcion pri Jegenstorf, Scheunen kaj Münchringen komplete. La suvereneco apartenis al la kampartribunalo de Zollikofen de la Grafoj de Kiburgo, kiu en la jaro 1406 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. La senjorujo de la familio de Erlach per la Helveta Revolucio de 1798 transiris al la ŝtato, kiu en la jaro 1810 sendamaĝigis la familion Erlach. Per la Meciacia Akto de 1803 Jegenstorf estis atribuita al la distrikto Fraubrunnen kaj en la jaro 2010 al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Ballmoos estis integrita al Jegenstorf.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti