Jelenec, hungare Gímes estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Laŭ la malnova hungara ortografio la nomo estis Ghymes. Ĝis 1948 la slovaka oficiala nomo estis Gymeš.

Jelenec
hungare: Gímes
municipo
Preĝejo en Jelenec
Oficiala nomo: Jelenec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Nitra
Historiaj regionoj
Situo Jelenec
 - alteco 192 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 43″ N 18° 13′ 25″ O / 48.37861 °N, 18.22361 °O / 48.37861; 18.22361 (mapo)
Areo 108,0 km² (10 800 ha)
Loĝantaro 2 033 (31.12.2010)
Denseco 18,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 951 73
Telefona antaŭkodo +421-37
Aŭtokodoj NR
ISO 3166-2 500372
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Jelenec
Retpaĝo: www.jelenec.sk
Portalo pri Slovakio
Burgo de Jelenec el la aero
Fortikaĵomuro de Jelenec

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Nitra-Zlaté Moravce kaj fervojo Zbehy-Zlaté Moravce preteriras. Nitra troviĝas 14 km.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Marcus Aurelius tie batalis kontraŭ la kvadoj en 174. La unua mencio devenis el 1113 pri la vilaĝo en formo Gimes. Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Ĉirkaŭ en 1270 ĉeĥa reĝo Otokaro la 2-a vane sieĝis ĝin. En la 16-a jarcento la turkoj bruldetruis kaj la fortikaĵon, kaj la vilaĝon. En 1726 la vilaĝo ricevis rajton por foiro, alivorte iĝis kampurbo. En 1618 Gabrielo Bethlen detruis la fortikaĵon. En 1833 familio Forgách fondis sukerofabrikon. En 1910 loĝis tie 1134 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la urbeto apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nitra, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis tie 1942 da homoj, (1217 slovakoj kaj 711 hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Gimes naskiĝis hungara ĉambelano Miklós Forgách.

Nomportanto redakti

Muzika grupo prenis la nomon Ghymes, kiu estas la mezepoka hungara loknomo.