BÁNYÁSZ Jenő [pr. ba:nja:s] estis hungara juristo, jurvekisto naskiĝinta en Arado la 23-an de novembro 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de majo 1949.

Jenő Bányász
Persona informo
Naskonomo Gruber Jenő
Naskiĝo 23-an de novembro 1884 (1884-11-23)
en Arad
Morto 31-an de majo 1949 (1949-05-31) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • verkisto de nefikcio
vdr

Kariero redakti

Bányász ekde 1907 laboris ĉe la Komerca kaj Industria Ĉambro de Budapeŝto, kies li iĝis sekretario en 1927. Li priokupiĝis unuavice pri la komerca juro kaj ene de tiu la industria jurdefendo. Li redaktis la gazeton Iparjogi Szemle.

Verkoj redakti

  • Az áruvédjegy és mintaoltalmi jog kézikönyve (Bp., 1910);
  • A tisztességtelen verseny…(kun Izsó Szegő, Bp., 1926);
  • Védjegyoltalom Tisztességtelen verseny (Bp., 1928);
  • Markenschutz und Wettbewerb in Ungarn (Bp., 1929);
  • Leitgedanken des internationalen und nationalen Marken- und Musterschutzrechtes in Europa (Bp., 1937).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon