Jenő Bory
Jenő Bory [bori], hungare Bory Jenő estis hungara arkitekto, poeto, profesoro, pentristo kaj skulptisto.
Jenő Bory | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de novembro 1879 en Székesfehérvár |
Morto | 20-an de decembro 1959 (80-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto skulptisto |
Jenő Bory naskiĝis la 9-an de novembro 1879 en Székesfehérvár. Li mortis la 20-an de decembro 1959 en Székesfehérvár.
Biografio
redaktiJenő Bory frekventis universitaton pri konstrutekniko en Budapeŝto, poste ĉeflernejon pri skulptado. Liaj majstroj estis Alajos Stróbl kaj Bertalan Székely. Poste li studadis en Germanio kaj Italio. Inter 1911-1946 li instruis konstruteknikon kaj skulptoarton en la universitato. Li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1906-1944 li ekspoziciis 185 skulptaĵojn. Li kun sia edzino konstruis Bory-burgon ekde 1923. Liaj skulptaĵoj estas videblaj tutlande.
Verkoj (elekto)
redakti- Bory-burgo
- poemetoj legeblaj en la burgo
- skulptaĵoj
- pentraĵoj
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- Hungara Vikipedio