Jenő Elekfy
Jenő Elekfy [elekfi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Elekfy Jenő estis hungara pentristo, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia origina familia nomo estis Kirchner.
Jenő Elekfy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kirchner Jenő |
Naskiĝo | 3-an de marto 1895 en Győr (Hungario) |
Morto | 20-an de aprilo 1968 (73-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 18-1-10 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1913–1919) |
Familio | |
Patro | Elek Kirchner (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Jenő Elekfy [1] naskiĝis la 3-an de marto 1895 en Győr, li mortis la 22-an de aprilo 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Elekfy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1919. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj István Réti. Post la diplomo li instruis 2 jardekojn en Rákospalota. En 1932 li studvojaĝis al Parizo helpe de stipendio. Inter 1939-1949 li instruis en la menciita Belarta Altlernejo, sed somere inter 1928 - 1942 li pentradis en Zebegény kun amikaro de István Szőnyi. Plej ofte li pentradis akvarelojn pri hungaraj pejzaĝoj. Li ricevis 4 premiojn inter 1935-1968.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1941, 1952, 1957, 1965, 1978)
- Tatabánya (1958)
- Győr (1974, 1995)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1930, 1952, 1955)
- Venecia Bienalo (1938, 1940)
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj
redakti- Édesanyám, 1932
- Didó kalapban, 1937
- Fácános csendélet, 1941
- Ülő nő, 1964 (akvaforto)
- Duna - híd, (kolora akvaforto)
- Ősz a kis Dunánál (kolora akvaforto)
Lia kontribuo
redakti- István Szőnyi: A képzőművészet iskolája (1941, 1957, 1976); ĉapitro el la libro
Elektitaj disĉiploj
redaktiMemorigiloj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine