Jenő Erődi

hungara aktoro

Jenő Erődi [jenO erOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erődi Jenő estis hungara aktoro, teatra helporeĝisoro, ĵurnalisto, bibliografo. Lia origina familia nomo estis Ehrendiener ĝis 1902, lia posta nomvarianto estis Erődy [erOdi].

Jenő Erődi
Jenő Erődi
Jenő Erődi
Persona informo
Naskonomo Ehrendiener Jenő
Naskiĝo la  2-an de junio 1882(nun 1882-06-02)
en Hungario Nagykikinda (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 12-an de decembro 1944
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • theatre historian • poeto • ĵurnalisto • bibliografo • vicdirektoro
vdr

Jenő Ehrendiener[1] naskiĝis la 2-an de junio 1882 en Nagykikinda (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kikinda en Serbio), li mortis la 12-an de decembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Erődi devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li lernis aktoradon en Temeŝvaro, poste en simila aktorlernejo de Gaja Teatro, kie li interesiĝis ankaŭ pri la teatrohistorio. Lia instruisto estis ekzemple Henrik Incze. Li komencis sian teatran karieron province en teatraj kompanioj de Aladár Szabadhegyi (1902–1904), György Micsei F. (1904–1905), Lajos Makó (1905–1907, 1908–1910), Lajos Palágyi (1907–1908). Inter 1912-1933 li estis helporeĝisoro en pluraj teatroj de Budapeŝto. Jam ekde 1908 li kontribuis teatrajn artikolojn en teatra revuo de Miskolc, ekde 1916 en simila ĉefurba revuo, dum li redaktis teatrajn kalendarojn. Li kolektis teatrajn datenojn. Lastfoje li rolis en 1943 antaŭ juda publiko.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hungara Teatra Leksikono (4 volumoj)
  • A magyar színészet humora (manuskripto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti