Jenő Gaál

hungara ekonomikisto, politikisto

Jenő Gaál [janO gAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gaál Jenő estis hungara ekonomikisto, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1896, ordinara en 1908, direktora en 1931) de Hungara Scienca Akademio.

Jenő Gaál [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1846 en iama loĝloko Pusztagerendás en Békés (historia departemento). Li mortis la 19-an de majo 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Gaál frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno akirinta diplomojn pri juro kaJ ŝtatoscienco en 1871, poste li plulernis en komerca akademio en Vieno. Ekde 1872 li havis postenon en Arad. Inter 1878-1893 li estis parlamenta deputito, poste li laboris en ministerio. Inter 1894-1816 li instruis en teknikuniversitato en Budapeŝto en instrua rango publika ordinara profesoro. Ekde 1908 li apartenis ankaŭ al la supera ĉambro. Li pensiuliĝis en 1916.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Carlyle Tamás társadalompolitikai rendszere (1897)
  • Magyarország közgazdasági és társadalmi politikája a második ezredév küszöbén (Ekonomia kaj socia politikoj de Hungarlando en komenco de la 2-a miljaro, (1907)
  • Thessedik Sámuel élete, alkotásai és művei (Vivo, kreoj kaj verkoj de Sámuel Tessedik, (1918)
  • Élmények és tanulságok (Önéletrajz, Magyarország Újabbkori Történetének Forrásai (1940)

Fontoj redakti