Jenő Halmi (1877)

hungara aktoro

Jenő Halmi (pli aĝa) laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmi Jenő estis hungara aktoro, teatrestro.

Jenő Halmi
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de februaro 1877(nun 1877-02-26)
en Hungario Hidaskürt (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto depost 1937
en nekonata loko
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Teréz Szalma
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Jenő Halmi[1] naskiĝis la 26-an de februaro 1877 en Hidaskürt (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mostová en Slovakio), li mortis depost 1937.

Biografio redakti

Jenő Halmi post la gimnazio studis en la lernojaro 1893 en la aktorlernejo de Elek Solymossy, pli poste li komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de Lajos Szalkai. Liaj baldaŭaj teatrestroj estis Péter Deák, Béla Fekete, Sándor Dobó, Antal Bokody, Károly Somogyi, denove Lajos Szálkai kaj Ignác Krecsányi. En 1903 ankaŭ li mem iĝis migra teatrestro. Lia teatra kompanio prezentis plej ofte operetojn ankaŭ en Kroatio, Bosnio kaj Beogrado. Li batalis dum la 1-a mondmilito kaj hejmenvenis kiel kapitano. Li denove estris migran teatran kompanion, sed ĝi bankrotiĝis pro la monda krizo. En la teatra jaro 1936 li ricevis rolojn en teatra kompanio de sia filo. Li edziĝis en 1905, filo naskiĝis en la sama jaro.

Fontoj redakti

Referencoj redakti