Jenő Horváth (oficiro)

Jenő Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Jenő estis hungara oficiro, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1910).

Jenő Horváth
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1852 (1852-12-30)
en Drégelypalánk
Morto 3-an de marto 1915 (1915-03-03) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Jenő Horváth [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1852 en Drégelypalánk. Li mortis la 3-an de marto 1915 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Horváth frekventis soldatan akademion kaj li estis leŭtenanto en 1876, poste li plulernis en Vieno. Inter 1885-1891 li instruis en akademio de Budapeŝto. En 1897 li atingis la rangon kolonelo, generalo en 1903. Li fondis milithistorian bibliotekon kaj fakrevuon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Harcászat (1884) - lernolibro por soldatoj
  • Az egyetemes hadtörténelem vázlata (1885)
  • Gróf Zrinyi Miklós hadtudományi munkái (Militverkoj de grafo Miklós Zrínyi) (1891)
  • Magyar Hadi Krónika (1896)

Fontoj redakti