Jenő Horváth (reĝisoro)
Jenő Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Jenő estis hungara reĝisoro, aktoro. Lia filo estis Péter Horváth.
Jenő Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1921 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de decembro 1994 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 17/1-1-557 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1944) |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Szentirmay (en) |
Infano | Péter Horváth |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro scenaristo |
Jenő Horváth[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1921 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de decembro 1994.
Biografio
redaktiJenő Horváth akiris diplomon en Akademio pri Teatro kaj Filmo en 1944. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro de Debrecen en 1945, poste en Teatro de Pécs. En 1947 li jam reĝisoris en Teatro de Szeged, post 2 jaroj li estis teatrestro en Debrecen. En 1955 li estis ĉefreĝisoro en Szeged, kie li estis grava partoprenanto de la hungara revolucio de 1956. Post la fiasko li pasis 4 jarojn en prizono. Post la liberiĝo li laboris preskaŭ en ĉiuj provincaj teatrejoj, aparte menciindas Hungara Televizio (1967-?), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1975-1981) kaj Teatro de Kecskemét (1986-1989). Li ricevis solan premion en 1990 (jam depost la socialismo). Lia edzino naskis 3 gefilojn.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Carlo Goldoni: Két úr szolgája
- Federico García Lorca: Bernarda Alba háza
Liaj televidaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Platonov szerelmei (1967)
- A délibábok hőse (1976)
- A kávéház (1981)
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Tűz (1948) - Börzsöny (subministro)
- Erkel (1952) - Sándor Petőfi
- Szegény gazdagok (1959) - ortodoksa pastro
- A kétfenekű dob (1978) - Somló
- Isten veletek, barátaim (1987) - majoro
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- A vak (1962) - profesoro
- Imre (1979)
- Puskin utolsó napjai (1987) - Bogomazov
- Bécsi ezüst (1991)