Jenő Horváth (verkisto)

HORVÁTH Jenő (horva:t) estis rumanihungara pastro, verkisto, poeto, publicisto naskita en Marosújvár la 13-an de oktobro 1900 kaj mortinta en Kluĵo la 13-an de septembro 1989. Li estis la patro de lingvistino Emese Kis.

Kariero redakti

Horváth Jenő studis teologion en Kluĵo, poste en Skotlando, kaj li doktoriĝis en Debreceno (1937). Li estis pastro en Aninoasa, de 1941 profesoro de Teologia Akademio Bethlen Gábor de Nagyenyed, de 1945 de Protestanta Teologia Instituto de Kluĵo. Liajn verkojn publikigis de 1921 la gazetoj Pásztortűz, Erdélyi Helikon, Ifjú Erdély, Ellenzék, post 1941 la gazetoj Erdélyi Gazda, Szövetkezés, Havi Szemle, Déli Hírlap; pli poste la gazetoj Előre kaj Igazság. Liaj poemoj aperis en antologioj Versekben tündöklő Erdély (Kv. 1941) kaj Romániai magyar írók antológiája (Nagyenyed 1943)

Verkoj redakti

  • Nagyenyeden a Virágoskert (1941);
  • Kalászokpemoj, fabeloj (1944);
  • Ki-ki magának orvosa sanaferaj konsiloj, (1944).
  • Betemetett bányász (poemoj, Aninósza 1935);
  • Most szedtem a fáról (noveloj, Kv. 1938).

Fontoj redakti