Jenő Hunyady [hunjadi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hunyady Jenő estis hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1883).

Jenő Hunyady
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1838 (1838-04-28)
en Peŝto
Morto 26-an de decembro 1889 (1889-12-26) (51-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

Jenő Hunyady [1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1838 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de decembro 1889 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Hunyady frekventis universitatojn laŭvice en Buda, Vieno, Munkeno, Karlsruhe, Berlino, Parizo kaj Göttingen. En la lasta urbo li ricevis diplomon en 1864. Post 2 jaroj li ekinstruis en Buda, baldaŭe li habilitiĝis, fine li estis katedrestro. Li okupiĝis pri algebro kaj geometrio.

Verkaro (elekto) redakti

  • A kúpszeleten fekvő hat pont föltételi egyenletének különböző alakjairól (1875, premiita)
  • Néhány determináns egyenletről (1882)
  • Az orthogonális substitutió együtthatóinak paraméteres értékei (1889)

Fontoj redakti