Jenő Kapy
Jenő Kapy [jenO kapi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kapy Jenő estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, pentristo.
Jenő Kapy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de aŭgusto 1942 en Kassa (Hungara reĝlando) |
Morto | 19-an de aŭgusto 2019 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Jenő Kapy[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1942 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 19-an de aŭgusto 2019 supozeble en Budapeŝto?.
Biografio redakti
Jenő Kapy devenis el burĝa familio, tial dum la socialismo li iomete estis neglektita. Li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1967, sed dum lernado li interesiĝis ankaŭ pri pentrado. Post siaj studoj li laboris en ŝtataj arkitekturaj entreprenoj ĝis fino de la socialismo. Inter 1974-1976 li studis en majstra lernejo. En 1990 li fondis propran atelieron kaj ekinstruis en Universitato Reĝo Sankta Stefano ĝis 2012. Li instruis ankaŭ en la teknikuniversitato kaj en Universitato de Pécs. En 1998 li akiris sciencan gradon DLA en la teknikuniversitato. Li pensiuliĝis en 2012, fermis sian atelieron kaj okupiĝis nur pri pentrado. Li ricevis premiojn inter 1978-2009.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- havena konstruaĵo (Csepel (distrikto)
- kulturdomo Hollókő
- familiaj domoj
- preĝejo en Dunaharaszti
- fabriko en Tápiószele (1978-1981)
Elektitaj disĉiploj redakti
Ekspozicio redakti
- Piliscsaba (2018; pentraĵoj)
Fontoj redakti
- oficiala paĝo Arkivigite je 2020-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingvaj datenoj