Jenő Kerpely

La informkesto prezentas malĝustan mortodatenon!

Jenő Kerpely
Persona informo
Naskonomo Kerpely Jenő Vince Antal
Naskiĝo 1-an de decembro 1885 (1885-12-01)
en Budapeŝto
Morto 5-an de januaro 1955 (1955-01-05) (69-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Antal Kerpely
Edz(in)o Mária Simonyi • Jolán Tapolczai • Theresa De Kerpely
Parencoj Béla Szende
Okupo
Okupo violonĉelisto • universitata instruisto
vdr

Jenő Kerpely [jenO kerpej?, kerpeli?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerpely Jenő estis hungara violonĉelisto, altlerneja instruisto.

Jenő Kerpely [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de januaro 1955 en Los Anĝeleso.

Jenő Kerpely violonĉelas dum la 1-a mondmilito
La menciita arĉkvarteto (starantaj) en 1910

Biografio redakti

Jenő Kerpely devenis en aristokrata familio. Li komence lernis violonludi, poste violonĉelludi. Li studis en Hungara Reĝa Muzikakademio inter 1901 - 1905. Liaj ĉefinstruisto estis David Popper. Jam dum la studentaj jaroj li partoprenis en koncertoj. Post siaj studoj li vojaĝis al Parizo, kie li amikiĝis kun same juna Pablo Casals. Li koncertis precipe en Londono, pli malofte en Germanio kaj Nederlando. En 1908 li hejmenvenis. Iom poste li partoprenis en legenda arĉkvarteto Waldbauer – Kerpely. Inter 1913-1919 kaj 1929-1948 Kerpely instruis en la Muzikakademio (intertempe jam altlernejo). Li instruis plu dum la Hungara Sovetrespubliko, tial li ne rajtis instrui inter 1919-1929. Intertempe li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1948 pro la alvenanta socialismo li rifuĝis al Usono.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-03-27. Alirita 2019-03-27.