Jenő KNÉZY [knEzi] hungara ĵurnalisto pri sporto. Li naskiĝis en Oradea la 19-an de aŭgusto 1944 kaj mortis en Budapeŝto la 17-an de junio 2003.

Kariero redakti

Jenő Knézy estis inter 1961-62 ano de junulara manpilkoteamo, ĝis 1964 li laboris en Centra Nutraĵindustria Esplorinstituto. Inter 1964-69 li akiris diplomon de inĝniero pri mekaniko en Gödöllő kaj estis uzininĝeniero ĝis 1970 en Budapeŝto. De 1971 li estis ĵurnalisto kaj raportisto de Hungara Televido. Li estis ĉefredaktoro de Telesport (unua parto de 1997, de fino de 1998 ĝis somero de 1999), intertempe kaj de 1999 ĝia ĉefkunlaboranto). De 1974 ĝis 2002 li ĉeestis ĉiujn futbalĉampionecojn, trifoje li peris finalojn (1990, 1998, 2002). De 1976 li regule peris ankaŭ pri Eŭropo-ĉampionecoj kaj pri someraj olimpikaj ludoj en 1972 de Munkeno ĝis la vintraj olimpikaj ludoj de 2002. Li mortis pro stamakkancero.

Fonto redakti