Jenő Schwanner

biografio pri hungara bestokuracisto

Jenő Schwanner [jenO ŝvaner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwanner Jenő estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Jenő Schwanner
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1888 (1888-02-22)
en Székesfehérvár
Morto 3-an de oktobro 1964 (1964-10-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 33/2-1-14 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1911) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bestokuracisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jenő Schwanner[1] naskiĝis la 22-an de februaro 1888 en Székesfehérvár, li mortis la 3-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Jenő Schwanner akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1911, poste li estis asistanto 3 jarojn en la sama loko. Dum la 1-a mondmilito li estis armea bestokuracisto, poste civila bestokuracisto en Sárbogárd, Adony kaj Sárosd. Inter 1923 kaj 1946 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), poste ĝis la emeritiĝo en 1963 li estis profesoro kaj katedrestro en la altlernejo. Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li multe laboris kontraŭ la bestaj epidemioj.

Liaj libroj

redakti
  • Állategészségügyi jogszabályok, utasítások és elvi jelentőségű határozatok (kompilaĵo, 1941, 1947, 1952)
  • Igazságügyi állatorvostan (1955)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti