Jenő Serényi
Jenő Serényi [jenO ŝerEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Serényi Jenő, estis hungara montgrimpisto, advokato. Lia origina familia nomo estis Steuer ĝis 1898.
Jenő Serényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1884 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Igló |
Morto | la 15-an de julio 1915 en Aŭstrio-Hungario Doberdo |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 44/3-1-11 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | montgrimpanto |
Jenő Serényi[1][2] naskiĝis la 5-an de septembro 1884 en Igló (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 15-an de julio 1915 en Doberdo (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Italio).
Biografio
redaktiJenő Serényi maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1903, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. Jam post la maturiĝo li partoprenis en longa turisma vojo inter Orsova kaj Máramarossziget, ekde la sekva jaro en Altaj Tatroj. Inter 1906-1915 li apartenis al la plej bonaj hungaraj montogrimpistoj. En tiu periodo li grimpis ĉiujn gravajn pintojn de tiu montaro. Li ankaŭ kontribuis en sportaj kaj turismaj gazetoj, krome li ŝatis skiadi. Li mortis dum la 1-a mondmilito, kie li ricevis pli frue 2 militajn medalojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Sísport gyakorlati kézikönyve (redaktoro, 1912)
- Budapest környéki sziklamászóiskolák kalauza (kunlaboranto)
- A Magas-Tátra részletes kalauza (kunaŭtoro, 1914)
Memorigiloj
redakti- monto Serényi en Altaj Tatroj
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q11724223 www.wikidata
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM105594/cd87b578-3411-4f32-940b-ac4f20dee1c8/solr/0/24/1/2/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo