Jenő Sziklai [siklai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sziklai Jenő estis hungara aktoro, operetokantisto, reĝisoro, teatrestro. Lia origina nomo estis Schwartz [ŝvarc], lia edzino estis Irma Patkós.

Jenő Sziklai
Jenő Sziklai
Jenő Sziklai
Persona informo
Naskonomo Schwartz Jenő
Naskiĝo la  13-an de junio 1888(nun 1888-06-13)
en Hungario Fülek (Hungara reĝlando)
Morto la 15-an de januaro 1945
Familio
Edz(in)o Irma Patkós
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Jenő Sziklai [1] naskiĝis la 13-an de junio 1888 en Hungara reĝlando en Fülek (nuntempa Fiľakovo en Slovakio), li mortis la 15-an de januaro 1945.

Biografio redakti

Jenő Sziklai devenis el juda familio. Li debutis kiel aktoro en 1904. En la sekvaj jaroj li estis membro de pluraj teatroj. Li estis reĝisoro en Kassa inter 1915-1917, poste li revenis al la aktora profesio en Teatro Városi kaj en aliaj teatroj. En 1923 li edziĝis. Inter 1925 kaj 1932 li estis ĉefreĝisoro en pluraj provincaj teatroj, poste li fondis propran trupon. Lia trupo prezentis spektaklojn en pluraj urboj, sed en 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj komence li laboris en Operetoteatro (Budapeŝto), poste li estis senlaborulo, fine trudlaboristo kie li mortis.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • Imre Kálmán: Ördöglovas
  • Ferenc Lehár: Szép a világ
  • Jenő Huszka: Gül Baba

Fontoj redakti