Jenő Takács
Jenő Takács [jenO takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Jenő estis hungara-aŭstra komponisto, pianisto, altlerneja instruisto.
Jenő Takács | |
---|---|
Memortabulo pri Jenő Takács | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1902 en Cinfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 14-an de novembro 2005 en Eisenstadt (Aŭstrio) |
Tombo | Siegendorf |
Ŝtataneco | Hungario • Aŭstrio-Hungario • Aŭstrio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto |
Jenő Takács [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1902 en Cinfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Siegendorf en Aŭstrio), li mortis la 14-an de novembro 2005 en Eisenstadt (Aŭstrio).
Biografio redakti
Jenő Takács maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1920, sed ekde 1914 li ankaŭ lernis pianadon en muziklernejo. Li komencis komponadi en la aĝo 15. Li akiris diplomon en Muzikarta Universitato de Vieno en 1926. Liaj plej gravaj instruistoj estis Joseph Marx, Hans Gál, Paul Weingarten. Post la diplomo li faris muzikturneojn en Germanio, Hungario kaj Jugoslavio. En 1927 li edziĝis, post 10 jaroj eksedziĝis. Li instruis en la konservatorio de Kairo de 1927 ĝis 1932, kie li konatiĝis kun la araba muziko. La sekva instrua stacio estis universitato en Manilo (1932-1934), dum la paŭzoj li kolektis popolmuzikon, krome li koncertis en Japanio, Ĉinio kaj Hongkongo. Inter 1934-1937 li denove instruis en Kairo, poste li koncertis en Usono. Hejmenveninta en 1939 li rezignis pri la germana ŝtataneco (tiam ankaŭ aŭstra) kaj instruis en Szombathely, poste en konservatorio de Pécs, kie li estis konservatoriestro ĝis 1948. En 1943 li denove edziĝis. En 1948 pro la komunismo li rifuĝis al Aŭstrio, en la sekvaj jaroj li koncertis, inter 1952-1970 li instruis en Usono, poste li hejmenvenis al la naskiĝvilaĝo. Li ricevis hungarajn kaj aŭstrajn premiojn.
Memorigiloj redakti
- muziklernejoj en Szentgotthárd kaj Rechnitz
- memortabulo