Jenő Uhlyárik [ujArik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Uhlyárik Jenő estis hungara skermisto (sabristo, malofte rapiristo), olimpiano, oficiro, akademia instruisto.

Jenő Uhlyárik
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de oktobro 1893(nun 1893-10-15)
en Hungario Lőcse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 23-an de aprilo 1974
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Jenő Uhlyárik[1][2] naskiĝis la 15-an de oktobro 1893 en Lőcse (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Levoča en Slovakio), li mortis la 23-an de aprilo 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Jenő Uhlyárik maturiĝis en katolika gimnazio en Pozono en 1911, li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1920, sed intertempe en 1916 li iĝis rezerva oficiro. Lia batalis ekde 1915 en la 1-a mondmilito, same en la Hungara Sovetrespubliko. Li akiris ankaŭ maŝininĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1927. Inter 1927-1941 li instruis en la milita akademio, poste li batalis dum la 2-a mondmilito ĝis la militkaptiteco en 1945. En la sekva jaro li liberiĝis kun ministeria helpo. Inter 1947–1951 li estis teknika desegnisto, sed li estis deportita. Kremo de la skermistoj estis solidaraj, tial post jaro li hejmenvenis. Lia edzino naskis du gefilojn. Li ricevis premiojn en 1940 kaj 1941.

Sporta kariero redakti

Li skermis en sportkluboj inter 1911-1930, li estis membro de la nacia skerma teamo inter 1924–1929 sepfoje. Li estis hungara ĉampiono en 1925 teame, en la Somera Olimpiko 1924 lia teamo estis la dua. Ekde 1934 li havis altan postenon en la skerma asocio.

Lia libro redakti

  • Ábrázoló mértan a m. kir. Ludovika Akadémia számára (kunaŭtoro, 1934)

Liaj artikoloj redakti

  • A légvédelmi gépágyúlövés megfigyelése és helyesbítése (1943)
  • Repülőgép-magasságmérés fülelőkészülékkel (1944)
  • A váltópont és a légvédelmi gépágyús lövészet (1944)

Fontoj redakti

Referencoj redakti