Jenő Zádor

usona komponisto

Jenő Zádor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zádor Jenő estis hungara-usona komponisto, instrumentadisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Zucker [cuker] ĝis 1919, lia nomo en Usono estis Eugene Zador.

Jenő Zádor
Jenő Zádor
Jenő Zádor
Persona informo
Naskonomo Zucker Jenő
Naskiĝo 5-an de novembro 1894 (1894-11-05)
en Bátaszék
Morto 4-an de aprilo 1977 (1977-04-04) (82-jaraĝa)
en Holivudo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ LepsikoUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • aranĝistomuzikisto
TTT
Retejo https://eugenezador.com/
vdr

Jenő Zádor[1] naskiĝis la 11-an de majo 1894 en Bátaszék, li mortis la 5-an de aprilo 1977 en Los Anĝeleso.

Biografio redakti

Jenő Zádor devenis el juda familio. Kiel infano, li jam estis virtuoza pianisto. Li studis en Vieno (1911) de en:Richard Heuberger, en Lejpcigo (1913) de Max Reger, fine li doktoriĝis en Münster (1921). Li instruis inter 1922-1935 en la nova konservatorio de Vieno, poste en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. En 1939 li migris al Usono pro la proksimiĝanta naziismo. Li vivis jaron en Novjorko, poste li instruis en Holivudo, krome li estis konata pri melodioj en cento da filmoj. Plej ofte li laboris kune kun Miklós Rózsa.

Liaj operoj, baletoj redakti

  • Diana (muzikdramo, Budapeŝta Reĝa Operejo, 1923)
  • A holtak szigete (Budapeŝta Reĝa Operejo, 1928)
  • Rembrandt (Gera, 1930)
  • Csipkerózsika ébredése (Saarbrücken, 1931)
  • A gépember (baleto, 1933, prezentita en Braunschweig, 1934)
  • Kolumbusz Kristóf (Vieno, 1939)
  • A revizor (1935; tralaborita en 1952)
  • A szűz és a faun (Los Anĝeleso, 1964)
  • A mágikus szék (Baton Rouge, 1966)
  • A vörös malom (1965–67, prezentita en Novjorko, 1968);
  • Yehu (prezentita en Budapeŝto, 1996)

Elektitaj simfoniaj verkoj redakti

  • Bánk bán (1918)
  • Romantikus szimfónia (1922)
  • Táncszimfónia (1936)
  • Gyermekszimfónia (1941)
  • Pastorale és tarantella (Ĉikago, 1942)
  • Elégia és tánc (Filadelfio, 1954)
  • Rapszódia cimbalomra és zenekarra (1969)

Elektitaj filmoj (kiel instrumentadisto, pli malofte komponisto) redakti

  • Edison, the Man (1940)
  • Madame Curie (1943)
  • Song of Scheherazade (1947)
  • Quo Vadis? (1951)
  • The World, The Flesh and The Devil (1959)
  • Sodom and Gomorrah (1962)

Fontoj redakti

Referencoj redakti