Jenlain estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 140 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999. La vilaĝo famiĝis pro sia loka biero.

Jenlain
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Ouest
INSEE kodo 59323 [+]
Poŝtkodo 59144
Kodo laŭ INSEE 59323
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Claude Laurent
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 140 (1 999)
Loĝdenso 192 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°18′46″N 3°37′49″O  /  50.31278°N, 3.63028°O / 50.31278; 3.63028 (Jenlain) (mapo) Koordinatoj: 50°18′46″N 3°37′49″O  /  50.31278°N, 3.63028°O / 50.31278; 3.63028 (Jenlain) (mapo)
Alto 54 m - 116 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,91 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Jenlain en Francio
50° 18′ 46″ Nordo 3° 37′ 49″ Oriento / 50.312778 °N, 3.630278 °O / 50.312778; 3.630278 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jenlain [+]
vdr
Blazono de Jenlain.
Blazono de Jenlain.

Geografio redakti

Jenlain estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Jenlain troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Jenlain etendiĝas sur 5,91 km².

Historio redakti

La origino de la vilaĝo-nomo ne estas konata. Laŭ legendo de la 15-a jarcento, kiam Henegovio fariĝis parto de Burgonjo, burgonja landsinjoro nomita Jean tie konstruigis sian kastelon kaj konatiĝis kiel Jean la Unua (t.e. Jean l'Un en la loka dialekto).

La komunumo nomiĝis sinsekve Jeanlun kaj Jeanlain, antaŭ ol adopti sian nunan nomon dum la franca revolucio de 1789.

Vidindaĵoj redakti

La bierfabrikejo Duyck produktas la faman bieron Jenlain depost la jaro 1922. Jenlain ankaŭ famiĝis pro sia kristnaska foiro.

Administrado redakti

Jenlain apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti