Malfermi la ĉefan menuon

Jennifer ANISTON naskiĝis la 11-an de februaro 1969(nun 1969-02-11) en Sherman Oaks en Kalifornio estas usona aktorino.

Jennifer Aniston
Jennifer Aniston 08.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1969 (1969-02-11) (50-jara)
en Sherman Oaks
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Bel Air
Ŝtataneco Usono
Alma mater LaGuardia Community College • Fiorello H. LaGuardia High School
Familio
Patro John Aniston
Patrino Nancy Dow
Edz(in)o Brad Pitt • Justin Theroux
Amkunulo Brad Pitt • Justin Theroux • Tate Donovan
Profesio
Profesio televida aktoro • filmaktoro • filmreĝisoroproduktoroaktoro • voĉaktoro • entreprenisto • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

Ŝia vera familia nomo estis Anastassakis, ĉar ŝi havas grekajn radikojn kaj ŝi pasigis unu jaron en sia infanaĝo en Grekio, poste ŝi vivis en New York, kie ŝi vizitis Waldorfan lernejon. Ŝiaj gepatroj divorciĝis, kiam ŝi aĝis 9 jarojn.

Ŝia kariero komenciĝis per la rolo de Rachel Karen Green en la sukcesega televida serio Friends (Amikoj) ĉe NBC.

Ŝi edziniĝis en 2000 al aktoro Brad Pitt, kun kiu ŝi vivis en Beverly Hills ĝis 2005, kiam ili publike sciigis pri sia divorco. Ŝi kaj ŝia edzo estis la plej ŝatata geaktora paro de Hollywood.

Ŝia ludo en la sendependa filmo The Good Girl pruvis ŝian aktoran talenton.

Ŝia patro estas John Aniston, kiu ludas ekde la 1980-aj jaroj en la NBC-serio Days Of Our Lives.

FilmaroRedakti

Jaro Titolo Rolo
1988 Mac and Me Dancer in McDonald's
1993 Leprechaun Tory Reding
1996 She's the One Renee Fitzpatrick
1996 Dream for an Insomniac Allison
1997 Til There Was You Debbie
1997 Picture Perfect Kate Mosley
1998 The Thin Pink Line Clove
1998 Waiting for Woody Sinmem
1998 The Object of My Affection Nina Borowski
1999 Office Space Joanna
1999 The Iron Giant Annie Hughes (voĉo)
2001 Rock Star Emily Poule
2002 The Good Girl Justine Last
2003 Bruce Almighty Grace Connelly
2004 Along Came Polly Polly Prince
2005 Derailed Lucinda Harris/Jane
2005 Rumor Has It Sarah Huttinger
2006 Friends with Money Olivia
2006 Room 10 (Co-Director)
2006 The Break-Up Brooke Meyers
2008 Marley & Me Jenny Grogan
2008 Burma: It Can't Wait Producer
2008 Management Sue Claussen
2009 He's Just Not That into You Beth Murphy
2009 Love Happens Eloise Chandler
2010 The Bounty Hunter Nicole Hurley
2010 The Switch Kassie Larson
2011 Just Go with It Katherine Murphy/Devlin Maccabee
2011 Horrible Bosses Dr. Julia Harris
2012 Wanderlust Linda Gergenblatt
2012 $ellebrity Sinmem
2013 We're the Millers Sarah "Rose" O'Reilly
2013 Life of Crime Margaret "Mickey" Dawson
2014 Horrible Bosses 2 Dr. Julia Harris
2014 She's Funny That Way Jane Claremont
2014 Cake Claire Simmons
2014 Journey to Sundance Sinmem
2015 Unity Parolisto
2016 Mother's Day Sandy Newhouse
2016 Storks Sarah Gardner (voĉo)
2016 Office Christmas Party Carol Vanstone
2017 The Yellow Birds Maureen Murphy
2018 Dumplin Rosie Dickson
2019 Murder Mystery Audrey Spitz

Eksteraj ligilojRedakti