Jennifer Tilly

Jennifer TILLY (16-an de septembro 1958 kiel Jennifer E. CHAN en Los Angeles, Kalifornio) estas usona aktorino kaj pokerludistino. Ŝi havas ĉinan devenon, ŝi estas la pli aĝa fratino de Meg Tilly.

Jennifer Tilly
Persona informo
Jennifer Tilly
Naskonomo Jennifer Ellen Chan
Naskiĝo 16-an de septembro 1958 (1958-09-16) (65-jaraĝa)
en Harbor City, Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stephens College • Belmont Secondary School vd
Familio
Gefratoj Meg Tilly • Steve Tilly vd
Edz(in)o Sam Simon vd
Amkunulo Phil Laak vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • scenaristoaktoro • pokeroludisto vd
Aktiva dum 1983– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero kiel aktorino redakti

Tilly komencis aktoradan karieron en 1983. Ĝis fino de la 1980-aj jaroj, ŝi ludis en diversaj roletoj, gastoroloj en televidaj serioj kiel Hill Street Blues kaj Remington Steele. Ŝia aktorina trarompo okazis en 1989 en la rolo de Blanche "Monica" Moran en The Fabulous Baker Boys, ludante kun fratoj Jeff kaj Beau Bridges. Ŝi estis nomumita en 1995 por Oskar-premio pro ŝia aktorluda prezento de la senespere sentalenta aktorino en filmo de Woody Allen: Bullets over Broadway.

Ŝi estis edzino de produktoro kaj scenaristo Sam Simon (1984-1991).

Filmaro (elekto) redakti

  • 1984: No Small Affair
  • 1988: High Spirits
  • 1989: The Fabulous Baker Boys
  • 1991: The Doors
  • 1992: Shadow of the Wolf
  • 1993: Made in America
  • 1994: Bullets over Broadway
  • 1994: Getaway
  • 1995: Man with a Gun
  • 1996: Bound
  • 1996: House Arrest
  • 1997: Bella Mafia
  • 1997: Liar Liar
  • 1998: Bride of Chucky
  • 1998: Music from Another Room
  • 1999: Goosed
  • 1999: The Muse
  • 1999: Do Not Disturb
  • 2000: Cord
  • 2001: Fast Sofa
  • 2003: The Haunted Mansion
  • 2003: Nowhere to Go But Up
  • 2004: Seed of Chucky
  • 2004: Saint Ralph
  • 2004: Bailey's Billions
  • 2005: Tideland
  • 2005: Out of Practice
  • 2006: The Initiation of Sarah
  • 2007: Intervention
  • 2008: Deal
  • 2008: Inconceivable

Kariero kiel pokerludistino redakti

Ŝi partoprenis krom la aktorado ankaŭ pokerajn turneojn kaj venkis en 2005 la Ladies Event, en Las Vegas, Nevado kaj atingis monpremion de 158.000 usonaj dolaroj.