Jerónimo Osório

Jerónimo Osório (1506-1580) ankaŭ konata kiel al "Portugala Cicerono", estis episkopo, historiisto, humanisto, latinisto, helenisto, episkopo de Silves ekde 1564 kaj episkopo de Algarve ekde 1577. Li estis amiko de Ignaco Lojola (1491-1556) kaj profesoro pri la"Sanktaj Skribaĵoj" en la Universitato de Koimbro.

Hieronymus Osorius
(1506–1580)
katolika episkopo
"De regis institutione et disciplina" verko eldonita en (1571) far Hieronymus Osorius.
"De regis institutione et disciplina" verko eldonita en (1571) far Hieronymus Osorius.
Persona informo
Naskiĝo 1506
en Lisbono, Portugalio
Morto 24-a de aŭgusto 1580[1]
en "Tavira", Portugalio
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Portugalio [#]
Alma mater Universitato de Koimbro
Universitato de Salamanko
Universitato de Bolonjo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo historiisto • teologo • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Juna vivo kaj edukadoRedakti

Osório estis natura el Lisbono kaj unu el du filoj de João Osório de Fonseca, kaj Francisca, filino de Affonso Gil de Gouveia, Juĝisto el la landoj de la infanto Ferdinando, ambaŭ familioj el aristokrata linio.

Lia patro, nomumita de Johano la 3-a por esti Ouvidor Geral (Ĝenerala Juĝisto) de la portugala regado en Barato, iris sola, kaj tie troviĝis sub la aŭtoritato de Vasco da Gama. Jerónimo, en la lernejo en Portugalio, montris tian enorman kapablon en la latina, ke en 1519, kiam li estis 13-jara, lia patrino sendis lin al Salamanko en Hispanio por studi civilan juron.

 
Jerónimo Osório, Episkopo de Faro, Portugalio.

Du jarojn poste, kun plia flueco en la latina kaj la greka, li revenis hejmen volante fari militan karieron kun la Kavaliraj Hospitalistoj en Rodoso: lia patro resendis lin al Salamanko, kie li laboris por fortigi kaj disciplini kaj korpon kaj menson por tiu inklino, kiam la obĵetoj de lia patro devus esti venkitaj. Sed li disvolvis forte religiemajn sentojn, kaj okaze de la morto de sia patro, lia patrino persvadis lin prirezigni armeajn ambiciojn.

En 1525, aĝante 19 jaroj, li iris al Parizo por studi aristotelan logikon kaj naturfilozofion. Tie li iĝis proksima partnero de Peter Faber (1506-1546), kiu kun sia kunulo Francisco Xavier (1506-1552) kaj aliaj proksimiĝis al Ignaco Lojola.

Revenante al Portugalio por aranĝi siajn aferojn, Osório sekve ekstudis Teologion en Bolonjo, mergante sin en la Ekleziaj Patroj - precipe Gregorio de Nazianco (329-389), Bazilo la Granda (330-379), Johano Krizostomo (309-407), Aŭgusteno de Hipono (354-430) kaj Sankta Hieronimo - kaj Sankta Tomaso de Akvino kaj farante pli altan studon pri Cicerono, Demosteno kaj Platono.

Liaj novplatonaj tendencoj estis nutritaj de la [Pseŭdo-Dionizio la Areopagano Corpus Areopagiticum], kies aŭtoron li konsideris, kune kun la apostoloj, esti la princo de la teologoj. Li akiris tian famon, ke reĝo Johano la 3-a invitis lin en 1536–1537 instrui en la reorganizita Universitato de Koimbro, kie li prelegis pri Jesaja kaj pri la Sankta Epistolo de Paŭlo al la Romanoj.

 
Pri la vivo kaj faritaĵoj de la reĝo D. Manuel, verko de Jerónimo Osório (1506-1580), publikigita en 1804.

De NobilitateRedakti

Reveninte al Lisbono en 1540, li iĝis sekretario de princo Luiso de Portugalio, Duko de Beĵa (1506-1555), kaj mentoro de sia filo Antono de Krato (1531-1595), akirinte ankaŭ du beneficojn en la diocezo de Viseu. Antaŭ la aĝo de 30 jaroj li estis komencinta siajn ĝemelajn traktaĵojn "De Nobilitate Civili" kaj "De Nobilitate Christiana": lia publikigo en Lisbono en 1542 rapide gajnis al li internacian agnoskon.

Lia regado de la latina stilo gajnis al li la nomon "La Portugala Cicerono". Post la morto de la princo Luiso en 1553, li retiriĝis el la kortego al siaj preĝejoj. "De Nobilitate" estis promociita de sia amiko Roger Ascham en Anglujo al William Paget (1506-1563), Cuthbert Tunstall, Sir William Petre (1505-1572) kaj, en 1555, al kardinalo Reginald Pole (1500-1558). (Al Pole li poste dediĉis sian verkon "De Justitia Caeli".) Li estis nomumita ĉefdiakono de Évora en 1560, kaj multe kontraŭ sia volo li iĝis Episkopo de Silves, diocezo de Algarve, en 1564.

La angla demandoRedakti

Kiel Osório denuncis Makiavelon, do sin direktante Anglion li povus denunci la influon de Marteno Lutero kaj Marteno Bucero. Kiam la Koncilio de Trento alproksimiĝis al sia fino de aktivecoj, en 1562, pro instigo de kardinalo Henriko la 1-a (1512-1580), Osório publikigis latinan epistolon al la reĝino Elizabeta la 1-a (1533-1603) instigante ŝin reveni al la katolika komuneco kaj akcepti la papan aŭtoritaton.

Angla traduko, "A Pearl for a Prince" ("Perlo por Princo"), estis eldonita de Richard Shacklock[2], katolika anglo en Loveno. Surprizita de ĉi tiu publika riproĉo al sia suvereno, la angla registaro dungis Walter Haddon (1515-1572) por verki latinan respondon, publikigitan en Parizo (anglen tradukita de Abraham Hartwell la Maljuna (1553-1606)[3].

Osório superis sin per longa latina respondo (angla versio de John Fenn). Haddon preparis replikon, sed ĝi restis nefinita ĝis sia morto en 1572 kaj estis kompletigita en bonega stilo, kaj kun aldonoj, de John Foxe (1516-1587).

La konflikto estis fifama kaj multe legita, kaj kulminis per la eldiro de la papa Bulo "Regnans in Excelsis" kontraŭ Elizabeta. Oni diras, ke la nomo kaj koloro de la diatriboj de Osório influis la rolon de Hieronimo en la dramo "The Spanish Tragedy" ("La Hispana Tragedio") de Thomas Kyd.

Postaj jarojRedakti

La kardinalo princo Henriko, kiu promociis lin al la sidejo de Silves, volis dungi lin en Lisbono en ŝtataj aferoj, kiam reĝo Sebastiano la 1-a (1554-1578) ekregis la povon en 1568, sed Osório senkulpigis sin pro siaj pastorecaj devoj.

En 1571 lia vasta "Historio pri la regado de reĝo Emanuelo" estis publikigita en Lisbono, kiu rezultis en la latina multo el la materialo en la Kroniko pri la sama temo de Damião de Góis (1502-1574). Ampleksante la aventurojn de Vasco da Gama, tio koincidis kun la publikigo de La Luzidoj, de lia granda samtempulo Luís Vaz de Camões.

Li plue montris sian fervoron por la ŝtatkomunumo per skribado de du leteroj, unu serĉante malemigi la reĝon iri al Afriko, kaj alia sendita dum la lasta ekspedicio de la reĝo alvokante lin reveni al sia regno.

Sebastiano rigardis malkontente la kontraŭulojn de sia afrika aventuro, kaj Osório opiniis prudente forlasi Portugalion kaj iri al Parmo kaj Romo por viziti ad limina. Liaj skrupuloj rilate al loĝado, kaj al la apelacioj de la reĝo kaj al la kardinala princo, malhelpis lin longe ĝui la gastamon de la papo Gregorio la 13-a. Li tial revenis al sia diocezo, kies sidejo estis transdonita de Silves al Faro en 1577, kaj restis tie tra la mallonga regado de la kardinala reĝo. Li mortis ĉe Tavira la 24-an de aŭgusto 1580.

La bibliotekoRedakti

Haddon diris pri li, ke "li estis plej perversa kaj obstina malpacemulo, kiu krom laŭdinda facileco en la latina Lingvo, li povus nenion profiti kun la publikopinio." Oni diris, ke lia biblioteko estis forportita de Faro, kiam la grafo de Essex, reveninte el la Kapto de Kadizo, atakis la urbon en 1596.

La biblioteko prenita de la grafo estis tiu de Dom Fernando Martins Mascarenhas, tiama episkopo de Faro, kies domo Essex okupis dum la invado: laŭdire oni inkluzivis multajn el la libroj de Osório.

En 1600 Essex donacis ĉirkaŭ 200 volumojn al la Biblioteko Bodleiana (tiam prizorgata de Thomas Bodley (1545-1613)) en Oksfordo, neniu el kiuj portis la subskribon de la episkopo Osório. Eblas tamen, ke la unua kodekso de la "Suma Oriental" far Tomé Pires (1465-1540) kaj la Libro de la kartografo Francisco Rodrigues, inter la Francaj Naciaj Manuskriptaj Kolektoj, apartenis al Osório.

VerkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. CERL Thesaurus
  2. Richard Shacklock publikigis en 1565 la verkon Epistle to Queen Elisabeth fare de Osorius.
  3. History of Parliament Online
  4. Arlindo Correia
  5. Stringfixer