Jeremias David Reuß

Jeremias David Reuß (1750-1837) estis germana filologo, helenisto, beletra historiisto kaj bibliotekisto Li estis filo de la teologo Jeremias Friedrich Reuß (1700-1777), kaj frato de la kuracisto August Christian Reuss (1756-1824). Liaj onkloj estis la kuracisto Albrecht Reichardt Reuss (1712-1780) kaj August Reuss (09.10.1709 Horrheim - 21.05.1776 Marbach).

Jeremias David Reuß
(1750-1837)
Germana filologo, beletra historiisto kaj bibliotekisto en la Universitatoj de Göttingen kaj Tubingeno.
Germana filologo, beletra historiisto kaj bibliotekisto en la Universitatoj de Göttingen kaj Tubingeno.
Persona informo
Jeremias David Reuss
Naskiĝo 18-a de junio[1] 1750
en Rendsburg, Sankta Romia Imperio
Morto 15-a de decembro 1837
en Göttingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Göttingen
Universitato de Tübingen
Profesio
Okupo bibliotekisto • literaturhistoriisto • klasika filologo • universitata instruisto • botanikisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li unue studis filologion kaj en 1768, kun 18-jaroj, li ricevis sian diplomon kiel doktoron pri filologio en la "Universitato de Tubingeno". Mallongatempe li iĝis kuratoro de la universitata biblioteko. En 1774, li estis indikita kiel subbibliotekisto. En 1780, li partoprenis en la eldono de Johann Friedrich Fischer (1726-1799) pri la "Dialogoj de Platono".

Iom post iom Reuss navigadis el la filologio al la historio de la sciencoj. Inter 1781-1782 li entreprenis studvojaĝon tra Germanio kaj iĝis asocia profesoro pri intelekta historio en la Universitato de Göttingen, en 1782, kaj estinte plena profesoro en 1785. En Göttingen, Reuss sin tute dediĉis al la historio de la sciencoj.

En 1789 li iĝis titulara profesoro kaj subbibliotekisto (sukcedante al Christian Gottlob Heyne) en la universitata biblioteko de Göttingen. En 1812, li iĝis unua bibliotekisto kaj ĉefbibliotekisto ekde 1829. En 1790, lia lasta kontribuaĵo al la filologiaj laboroj estis la Bibliotheca graeca, kune kun Johann Andreas Fabricius (1696-1769).

En 1805, la Bavara Akademio pri Sciencoj nomumigis lin kiel korespondan membron. Li korespondis kun sennombraj erudiciuloj inklude de la luterana teologo Friedrich Münter (1761-1830), la evangelia teologo Heinrich Eberhard Gottlob Paulus (1761-1851) kaj la historiisto Ludwig Timotheus Spittler (1752-1810).[2]

Kiam li mortis, li lasis sian privatan bibliotekon, kiu entenis pli ol 7 mil titolojn, al la Biblioteko de la Universitato de Tubingeno.

Verkaro redakti

 
En 1783, Reuss kontribuis por la greko-latina tradukado de la "Dialogoj de Platono" farita de Johann Friedrich Fischer.

Literaturo redakti

Referencoj redakti