Jerio

cirila vokala litero

Jerio estas litero (historie, ligaturo) de Glagolico, Kirilico kaj de pluraj cirilaj alfabetoj modernaj.

Historio redakti

En ambaŭ slavonaj alfabetoj jerio aperas kiel kombino de la granda jero kaj I: ЪI = Ъ + I (kirilice), kaj simile en Glagolico:  . La praslava sonvaloro de litero ne estas tute klara, eble ĝi estis sono simila al la turka ı aŭ al ĝia moderna sonvaloro en la rusa lingvo ɨ; sed ne maleblas, ke efektive ĝi estis diftongo responda al siaj grafikaj formoj en ambaŭ slavonaj alfabetoj.

En la modernaj lingvoj tiu litero prezentas simplan vokalon, kaj ne plu estas perceptata kiel literkombino; interalie, tion atestas la formoŝanĝo: en la 14-a jarcento la kirilica formo simpliĝas, la historian jeregon anstataŭigas jereto: ЪIЫ. Por ruslingvano la disigo de la litero Ы en greklandaj stratŝildoj estas same amuza, kiel la nedisigo de la duliteraĵo CH en la Pragaj stratŝildoj por anglalingvano:

E
Ш X
У CH
Б A
Ь N
I C
E

La nomo redakti

Ankaŭ la nomo de la litero estas kombino de la nomoj de la komponantaj literoj: jer + ijeri; sekve la natura esperantigo estas jer/o + ijer/i/o.

Kodnumeroj redakti

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1099
    • Laŭ deksesuma sistemo, 044b
    • Laŭ okuma sistemo, 002113
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1067
    • Laŭ deksesuma sistemo, 042b
    • Laŭ okuma sistemo, 002053