Jerzy Dobrzycki (naskiĝis la 8-an de aprilo 1927 en Poznano, mortis la 1-an de februaro 2004) estis pola astronomo kaj historiisto pri sciencoj.

Jerzy Dobrzycki
Jerzy Dobrzycki
Jerzy Dobrzycki
Jerzy Dobrzycki
Persona informo
NomoJerzy Dobrzycki
Dato de naskiĝo8-a de aprilo 1927
NaskiĝlokoPoznano
Dato de morto1-a de februaro 2004
Aĝo je morto76
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj historiisto
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
PatroStanisław Dobrzycki [+]
Lingvoj
Denaska lingvopola lingvo [+]
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de la Ordeno "Polio Restarigita", Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Post anekso de Poznano far de Germanio en 1939, li iris en Piotrków Trybunalski, en la tiama Ĝenerala Gubernio, kie li kie li daŭrigis kaŝe superajn studadojn kaj ricevis abituron en aprilo 1945 ĉe la mezlernejo "Nikolao Koperniko" de Lodzo.

La 1-an de junio 1945 li reiri en Poznanon kaj enskribiĝis en la Fakultato pri Matematiko kaj Naturscienco de la Universitato Adam Mickiewicz ; li ricevis sian Ph.D. la 4-an de aprilo 1951. Dum sia lerntempo, li komencis en 1948 labori kiel bibliotekisto ĉe la observatorio de la universitato kaj kiel helpanto en la departemento de astronomio ekde 1-an de aprilo 1951 kaj post ricevo de sia diplomo.

Li aktive partoprenis al la observadoj kaj kunmalkovris la asteroidon 1572 Posnania la 22-an de septembro 1949 kun Andrzej Kwiek.[1]

En 1955 li fakiĝis en astrometrio kaj geodezio. De oktobro 1957 li faris observojn de artefaritaj satelitoj.

De 1976 ĝis 1997 li instruis pri historio de scienco ĉe la Departemento dr Historio de la Universitato de Varsovio.

Li estis ordenita kiel Kavaliro (1983) kaj kiel Komandoro (2003) de la Ordeno de Polonia Restituta.

Notoj kaj referencoj redakti