Jerzy Krzysztoń (naskiĝis la 23-an de marto 1931 en Lublin, mortis la 16-an de majo 1982 en Varsovio) - pola prozisto, dramisto, raportisto kaj tradukisto.

Jerzy Krzysztoń
Persona informo
Jerzy Krzysztoń
Naskiĝo 23-an de marto 1931 (1931-03-23)
en Lublino
Morto 16-an de majo 1982 (1982-05-16) (51-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Infanecon kaj komencon de lernado pasigis en Grodno. En 1940 kun la patrino kaj frato estis deportita al Kazaĥujo, kie partoprenis ruslingvan lernejon. En 1942 kune kun la armeo de Władysław Anders evakuiĝis al Irano. En la jaroj 1944-1947 restis en Barato, kaj poste en Ugando, kie lernis en pola lernejo kaj aktivis en skoltismo. Julie 1948 kun la familio revenis al Pollando - al Lublin. Tie ĉi en 1949 abiturientiĝis kaj ekstudis la polan kaj anglan filologion en Katolika Universitato. En 1952 translokiĝis al Varsovio, kie eklaboris en Asocio Pax, kaj en gazeta kaj semajnrevua redaktejoj. Daŭrigante studadon li finis en 1953 la polan filologion kaj en 1955 la anglan. En 1956 ŝanĝis laboron kaj iĝis ĉefo de la Radioscena Redakcio de Pola Radio.

En 1949 debutis per la rakonto Barataj rememoroj, kiu poste eniris la libron Opowiadania indyjskie (Barataj rakontoj; 1953), dediĉita al travivaĵoj de pola civila loĝantaro, kiu forlasis Sovetunion kune kun la armeo de Anders. Poste verkis kelke da rakontoj kaj romanoj. Valoras liaj raportaĵoj de la restado en Usono Skok do Eldorado (Elano al Eldorado; 1967). En sia verkado uzis diversajn literaturajn formojn, ekz. simbolismon. Li estis aŭtoro de pluraj radioscenoj kaj tradukisto de rakontoj kaj romanoj de la angla lingvo (i.a. Urbeto de Winesburg Sherwood Anderson, Rajdanto sur la ĉielo kaj aliaj rakontoj de Ambrose Bierce).

En 1953 ricevis literturan premion de junuloj kaj pro la ciklo de radioscenoj pri Poloj en la batalfrontoj de la dua mondmilito la premion de ministro pri nacia defeno. Distingita i.a. per Ora Merit-Kruco en 1974 kaj Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta en 1982.

Dum la lastaj vivojaroj, kiam verkis Obłęd (Frenezo), li malsanis kaj periode estis en psikiatria malsanulejo. La rakonto, bazita ĉirkaŭ motivo de anonima psika malsano estas plenplena de amara pripenso pri la nuntempa mondo.

Li sinmortiĝis.