Jerzy Adam Gracjan Vetulani (naskiĝis la 21-an de januaro 1936 en Krakovo kaj mortis la 6-an de aprilo 2017 en Krakovo)[1] – pola psiko-farmakologo kaj biokemiisto italdevena, profesoro de naturaj sciencoj, membro de Pola Scienca Akademio (PAN), Pola Akademio de Scipovoj kaj Scienca Societo Varsovia.

Jerzy Vetulani
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1936 (1936-01-21)
en Krakovo
Morto 6-an de aprilo 2017 (2017-04-06) (81-jaraĝa)
en Krakovo
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj polaanglaitalarusa
Loĝloko Krakovo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato • Bartłomiej Nowodworski High School
Familio
Patro Adam Vetulani
Patrino Irena Latinik-Vetulani
Frat(in)o Kristine Vetulani-Belfoure
Infano Tomasz Vetulani
Okupo
Okupo biokemiisto • neŭrosciencisto • farmakologo • universitata instruisto • apotekisto • neŭrologo • biologo
vdr

En la jaroj 1976–2006 gvidanto de Biokemia Fako, kaj nun vicprezidanto de Scienca Konsilio de Farmakologia Instituto de PAN en Krakovo. Aŭtoro de kelkcent sciencaj disertaĵoj kun internacia atingopovo, kunkreinto de hipotezo pri agad-mekanismo de kontraŭdepresiaj medikamentoj. En 1983 akiris internacian premion pro esplorado de mekanismoj pri elektroŝoko. Unu el la plej ofte citataj polaj sciencistoj pri biomedicino. Scienca populariganto, dum pli ol 20 jaroj ĉefredaktoro de la revuo "Wszechświat" (Universo).

Surscenulo, prezentisto, membro de opozicio en la periodo de Pola Popola Respubliko, membro de Solidareco.

Honora membro de Indian Academy of Neurosciences, honora doktoreco de Silezia Medicina Universitato kaj Medicina Universitato en Lodzo. Distingita per Ora Merit-Kruco kaj Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Adepto de oficialigo de mariĥuano kaj ĝenerala malpunigo pri narkotaĵoj, kritikisto de reprezalia narkotaĵa politiko en Pollando.

Elektitaj laboraĵoj redakti

Originalaj laboraĵoj en revuoj redakti

  • Vetulani J, Sulser F. Action of various antidepressant treatments reduces reactivity of noradrenergic cyclic AMP-generating system in limbic forebrain. "Nature". 257 (5526), p. 495–496, 1975. DOI: 10.1038/257495a0 PMID: 170534.
  • Vetulani J, Bednarczyk B. Depression by clonidine of shaking behaviour elicited by nalorphine in morphine-dependent rats. „Journal of Pharmacy and Pharmacology”. 29 (1), p. 567–569, 1977. DOI: 10.1111/j.2042-7158.1977.tb11401.x. PMID: 21267.
  • Nalepa I, Vetulani J. Involvement of Protein Kinase C in the Mechanism of in Vitro Effects of Imipramine on Generation of Second Messengers by Noradrenaline in Cerebral Cortical Slices of the Rat Neuroscience. „Neuroscience”. 44 (3), p. 585–590, 1991. PMID: 1661384.
  • Vetulani J, Antkiewicz-Michaluk L, Nalepa I, Sansone M. A Possible Physiological Role for Cerebral Tetrahydroisoquinolines. „Neurotoxicity Research”. 5 (1), p. 147–155, 2003. DOI: 10.1007/BF03033379.
  • Antkiewicz-Michaluk L, Lazarewicz JW, Patsenka A, Kajta M, Zieminska E, Salinska E, Wasik A, Golembiowska K, Vetulani J. The Mechanism of 1,2,3,4-Tetrahydroisoquinolines Neuroprotection: the Importance of Free Radicals Scavenging Properties and Inhibition of Glutamate-Induced Excitotoxicity. „Journal of Neurochemistry”. 97 (3), p. 846–856, 2006. DOI: 10.1111/j.1471-4159.2006.03756.x. PMID: 16515537.

References redakti

  1. Prof. Jerzy Vetulani nie żyje Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, wyborcza.pl, 7.04.2017

Bibliografio redakti

  • Andrzej Kobos, Po drogach uczonych (Laŭ vojoj de sciencistoj), 2-a volumo, Wydawnictwo PAU, Krakovo 2007, p. 491–524

Eksteraj ligiloj redakti