Jesús Fernández Santos

Jesús FERNÁNDEZ SANTOS (Madrido, 9-a de novembro 1926 - samloke, 2-a de junio 1988) estis hispana verkisto, ĵurnalisto, kritikisto pri kino kaj reĝisoro de kino kaj de dokumentaj filmoj.

Jesús Fernández Santos
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1926 (1926-11-09)
en Madrido
Morto 2-an de junio 1988 (1988-06-02) (61-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkistofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Biografio redakti

Li orfiĝis de patrino estante unujara kaj de patro estante 14-jaraĝa, tuj post la Hispana Enlanda Milito.

En la universitato konis kaj amikiĝis kun Ignacio Aldecoa kaj Josefina Aldecoa, Rafael Sánchez Ferlosio, Medardo Fraile kaj Carmen Martín Gaite inter aliaj estontaj verkistoj kaj dramaturgoj. Kun helpo de Florentino Trapero kaj Alfonso Sastre, li estris la trupon Teatro Experimental Universitario, kiu premieris en Hispanio verkojn de Tennessee Williams, William Saroyan, August Strindberg kaj Paul Claudel, same kiel unu de la propra Fernández Santos: Mientras cae la lluvia. Tiukadre li abandonis la universitatajn studojn.

Fine de la 1940-aj jaroj, li ekstudis kinon kaj tiukadre li koincidis kun Carlos Saura, Julio Diamante, Eugenio Martín, José Luis Borau, Mario Camus, inter aliaj. Tiel kinarto iĝis lia dua profesio, kun ĉefa dediĉo al dokumentaj filmoj, kion li koincidigis kun sia literatura kariero. Ekde 1964 li ekkunlaboris kun Radio Televisión Española, por kiu li reĝisoris ĉapitrojn en serioj pri tiutempaj kulturo kaj verkistoj, muzeoj kaj pentristoj, kiel La víspera de nuestro tiempo, Los españoles, Los libros, Conozca usted España, Aprender a ver kaj Cuentos y leyendas.

Ekde la publikigo de sia unua romano (en 1954) ĝis sia morto (en 1988), la literatura verkaro de Fernández Santos konsistas el dek unu romanoj, dek novelaroj, kaj centoj da artikoloj. Ĉefaj verkoj estas jenaj: Los bravos, Cabeza rapada, El libro de las memorias de las cosas, Extramuros, Cabrera, Los jinetes del alba, Jaque a la dama kaj El Griego.

Verkoj redakti

  • Los bravos (La kuraĝuloj, Castalia, 1954) temas pri la malfacilaj jaroj post la Hispana Enlanda Milito de 1936, en montara vilaĝo de la leona regiono, de kie devenis la patro de la verkisto. La kolektiva protagonisto estas la lokanoj kiuj baraktas kontraŭ la malfacilaĵoj kaj suferas la lokan kacikon. La alveno de kuracisto utilas kiel kondukanta fadeno.
  • En la hoguera (Fajre, Arión, 1957) Premio Gabriel Miró. Temas pri la vojaĝo de juna tuberkulozulo tra montaro. En vilaĝo li konas junulinon kiu same kiel li serĉas solecon.
  • Laberintos (Labirintoj, Seix Barral, 1964) Dum la Sankta Semajno en Segovio kunsidas grupo de junaj pentristoj kaj aliaj artistoj. Ilia babilado montras kontraŭdirojn kaj konfliktojn de iliaj bohemecaj kaj ekzistadismaj vivoj.
  • El hombre de los santos (La sanktululo, Destino, 1969) Premio de la Kritiko. Temas pri restaŭristo, kiu vagadas de vilaĝo en vilaĝo tra malgrandaj preĝejoj kaj konventoj savante antikvajn murpentraĵojn.
  • Libro de las memorias de las cosas (Libro de la memoroj de la aĵoj, Destino, 1971) Premio Nadal. Tiu verko temas pri la dua protestanta reformacio en Hispanio, kaj viveltena luktado ekde mezo de la 19-a jarcento ĝis 1968, kiam oni restarigis la religian liberecon. Ĝi rakontas la devenon kaj starigon de la grupo de evangeliistoj, kiuj frontas malfacilaĵojn en la katolika Hispanio, dum ili luktas kontraŭ la influo de la religia edukado.
  • La que no tiene nombre (Sennomulino, Destino, 1977) Premio Fastenrath de la Real Academia Española. Laŭlegende, la Dama de Arintero, Juana García, nobelulino, luktis kun la Katolikaj Gereĝoj kontraŭ la Beltraneja. Pro sia kuraĝo en la batalo, la reĝo Fernando donis al ŝi serion de privilegioj, kaj ŝi devis fronti la lokajn nobelojn. La rakonto interplektiĝas kun tiu de gerilanoj post la enlanda milito kaj kun tiu de du survivantoj en vilaĝo abandonita pro elmigrado. Diferencaj epokoj en sama loko, alta montaro inter Leono kaj Asturio.
  • Extramuros (Ekstermure, Argos Vergara, 1978) Premio Nacional de Literatura. En konvento okazas amafero kaj falsa miraklo, en Hispanio de la dekadenca epoko de la 17-a jarcento.
  • Cabrera (Plaza y Janés, 1981) estas insulo de Balearoj kie juna pikaro survivas kaj kreskiĝas unue en la soldataro de la napoleonaj armeoj venkita en la Batalo de Bailén (1808), kaj poste en improvizita koncentrejo en dezerta insulo.
  • Jaque a la dama (Ŝako al la damo, Planeta, 1982) Premio Planeta. Historio de Marta, juna judino en provinca urbo. Ŝi kreskiĝis en malfacila familio, laboris kiel flegistino en la enlanda milito de 1936, havas amaferon kun Pablo, kiu iras kun respublikanoj kaj ekziliĝas al Meksiko, kaj, poste kun Mario, ĵurnalisto kiun ŝi edzigas.
  • Los jinetes del alba (La rajdantoj de la mateniĝo, Seix Barral, 1984) pri la loĝantoj de montara loko en la tumulta tempo antaŭ la eksplodo de la enlanda milito, speciale ĉe la banloko de Las Caldas de Nocedo.
  • El Griego (Planeta, 1985) Premio Ateneo de Sevilla. Pri Domeniko Teotokopuli, el Greco, rakonto fare de serio de voĉoj en unua persono kiuj korespondas al roluloj familie aŭ profesie ĉirkaŭ la artisto en Toledo.
  • Balada de amor y soledad (Balado ama kaj soleca, Planeta, 1987) La defia profilo de monto obsedas kemiiston kiu entreprenas aventuron por surgrimpi ĝin, kio iĝas simbolo de la serĉado de la vivosenco. Temas pri luktado kontraŭ la naturo, kie li trafas ŝtelĉasistojn, ministojn, ktp.

Literaturo redakti

  • Rodríguez Padrón, J (1981) "Jesús Fernández Santos" Ministerio de Cultura. Madrid.
  • Alborg, C. (1984) "Temas y técnicas en la narrativa de Jesús Fernández Santos" Ed. Gredos.
  • Jiménez Madrid, R. (1991) "El universo narrativo de Jesús Fernández Santos". Universidad de Murcia.
  • Rodríguez Aldecoa, J. (1983) "Los niños de la guerra". Ed. Anaya.
  • Pastor Cesteros, S. (1994) "La obra narrativa de Jesús Fernández Santos y sus relaciones con el cine". Universidad de Alicante.
  • Granelo Merayo, S. (2006) "Teoría de la novela histórica. Historia y novela en Jesús Fernández Santos". Universidad de León.
  • Fernández, L.M. (2014) "Escritores y televisión durante el franquismo (1956-1975)". Ediciones Universidad de Salamanca.