Jes, Ministro

Jes, Ministro (en la angla : Yes, Minister) estas premiita brita satira serialkomedio, verkita de Anthony Jay kaj Jonathan Lynn, kiu estis elsendita en televido kaj radio de la BBC inter 1980 kaj 1984 [1]. La daŭrigserio Jes, ĉefministro (angla : Yes, Prime Minister), estis elsendita inter 1986 kaj 1988. Kune, la du serioj inkluzivas 38 epizodojn. Kelkaj el la epizodoj ankaŭ estis elsenditaj en la radio kiel serio. En 2010 teatraĵo estis enscenigita surbaze de la origina serio kaj en 2013 alia sezono de la serio estis produktita en brita televido.

Jes, Ministro
televida serio
Originala titolo Yes Minister
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro comedy television series, politika satiro
Aktoroj Paul Eddington • Nigel Hawthorne • Derek Fowlds • Diana Hoddinott
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 37
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 25 feb. 1980 – 28 jan. 1988
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr
Dosiero:Administrative Affairs.jpg
La tri ĉefaj roluloj en la Oficejo de la Ministro de la Departemento de Administraciaj Aferoj: de maldekstro, Siro Humphrey Appleby, Bernard Woolley kaj Jim Hacker
Dosiero:Scarfejh.jpg
karikaturo fare de Gerald Scarfe de Paul Eddington kiel Hacker

La serio estas satiro pri brita politiko kaj la burokratio en la civila servo. Ĝi okazas en Whitehall, en la privata oficejo de ministro en la brita registaro (kaj en la daŭriga serio, ĉe 10 Downing Street), kaj disvolvas la politikan karieron de la ministro James Hacker, rolita de Paul Addington, kaj liaj multaj luktoj por efektivigi leĝaran aŭ administrajn ŝanĝojn kiuj estas efektive kontraŭbatalitaj de la brita ŝtatservo, kaj precipe de la konstanta sekretario (alta ŝtatoficisto) de la ministerio, Siro Humphrey Appleby, rolita de Nigel Hawthorne, kaj de lia iomete pli utila Ĉefa Privata Sekretario Bernard Woolley, rolita de Derek Folds.

Preskaŭ ĉiu ĉapitro finiĝas per la memorinda linio, "Yes, Minister" aŭ "Yes, Prime Minister" eldirita (kutime) de Siro Humphrey dum li kviete festas sian venkon super sia "politika majstro" (aŭ, malofte, konfesas malvenkon).

La serio estis granda sukceso kaj inter la spektantaro kaj kritikistoj, kaj gajnis plurajn premiojn, inkluzive de pluraj premioj de la Brita akademio de filmaj kaj televidaj artoj, kaj en 2004 ĝi venis en sesa loko en balotenketo pri la "Plej bona Brita Situacia Komedio".

Intrigo redakti

La ĉeftemo de la serio estas la potencrivaleco inter James (Jim) Hacker, la nova ministro en la (fikcia) Ministerio de Administraj Aferoj, kaj liaj subuloj, la publikservaj dungitoj, en la ministerio. La plej altrangaj el liaj oficistoj estas Siro Humphrey Appleby, kiu funkcias kiel la konstanta sekretario (efektiva ĉefoficisto) de la oficejo, kaj Bernard Woolley, la ĉefa privata sekretario de Hacker. "Malantaŭ la scenoj" influo ankaŭ evidentiĝas kiam Siro Humphrey konsultas (foje laŭ invito) kun la Kabineta Sekretario (aŭ, en la daŭrigo, la antaŭa Kabineta Sekretario) ĉe la Ĝentlemena Klubo en St. James.

La diversaj idealoj kaj egoismaj motivoj de la roluloj kolizias unu kun la alia sennombrajn fojojn. Dum Hacker aliras novan temon en spirito de idealismo kaj deziro esti vidita kiel iu kiu sukcesas plibonigi la staton de aferoj, li finfine lernas vidi sian popularecon inter publiko kiel la nuran mezurilon de sukceso. Por atingi tion, li devas esti vidita en la okuloj de siaj balotintoj, kaj espereble al li ankaŭ balotontoj, kiel efika politikisto, kaj kiel tuja respondanto al la publika opinio, kaj en la okuloj de lia partio (kaj unuavice, la ĉefministro) kiel lojala kaj efika. Siro Humphrey aliflanke, vere kredas (kiel la plej multaj el la publikservaj dungitoj en la serio) ke la publika servo estas tiu kiu vere scias kio estas bona por la lando, kaj tio rezultas "hazarde" tiom kiom bona ĝi estas ankaŭ por la publika servo. La plej multaj el la agoj de Siro Humphrey devenas de lia deziro konservi la prestiĝon, potencon kaj influon kiujn li ĝuas ene de la granda kaj burokratia organizo, same kiel konservi la multajn avantaĝojn kiuj venas kun lia pozicio: honoroj kaj titoloj, aristokratio, alta enspezo, fiksa emeritiĝa-aĝo kaj granda ŝtata pensio, kaj kompreneble la malkapablo esti maldungita. Fakte, grava parto de la streĉiĝo en ilia rilato devenas de la konscio de Hacker, ke fakte estos la politikistoj tiuj kiuj perdos siajn laborlokojn se la misfunkcio de la publika servo iĝos konata al la publiko. En la epizodo "Doing the Honors" li estas aŭdita diri, "En la privata sektoro se vi malsukcesas vi estas maldungita; en la publika servo se vi malsukcesas mi estas maldungita."

Historie, kiam la serio estis scenarita, britaj ministroj estis ligitaj per la devo konsideri sin respondecaj por ĉio kio okazas en sia oficejo, kaj devis eksiĝi se grava problemo aperis "dum ilia gardado" ("ministeria respondeco"). Dum tiu praktiko foje estis maljusta, ĝi estis konsiderita necesa por malhelpi politikistojn peti al la publika servo agi kontraŭ la ĝenerala intereso, sed en maniero kiu permesis al la ministro racie nei siajn agadojn.

Laŭ la opinio de Hacker, do liaj ĉefaj taskoj estas iniciati reformojn kaj malpliiĝojn en lia ministerio, reduktante burokration kaj la nombron de publikservaj laboristoj kaj finfine administrante la landon laŭ la politiko de lia partio. Fari tiujn agojn laŭ lia opinio, aŭ fari ilin nur por aspektoj (ricevante gazetaran raportadon), permesos al li esti reelektita. Siro Humphrey, aliflanke, vidas sin kiel devi certigi ke efektivigo de politiko restas efektive ekster registaro kiel eble plej multe, kaj ke la status quo estas konservita kiel demando pri principo. Li blokos ajnan movon dezajnitan por tranĉi la publikan servon, ŝpari monon aŭ redukti la gradon de komplekseco de la burokratio.

Konsiderinda kvanto de la humuro en la serio estas tial derivita de la rivaleco inter la ministroj (kiuj kredas ke ili estas la nomumita ĉefoj) kaj la brita publikserva personaro kiuj fakte prizorgas la landon. En tipa epizodo, Hacker proponos aŭ provas antaŭenigi ian reformon, kaj Siro Humphrey haltigos lin per ĉiuj rimedoj je sia dispono. Plejofte, Siro Humphrey sukcesos en sia misio, trankviligante Hacker-n per pozitiva publikeco, aŭ bedaŭrinde provos kaŝi la ŝajnan fiaskon de la ministro. Tamen, Hacker malofte gajnas la batalon.

Bernard Woolley, la persona sekretario kaj publikserva dungito, pruviĝas esti multe pli naiva ol Siro Humphrey, kaj provas efektivigi la politikojn de Hacker aŭ helpi lin. Sed kun la paso de la tempo li iom post iom malkovras ke tio konfliktas kun lia institucia devo al la oficejo kaj foje, ĉar formale Siro Humphrey respondecas pri taksado de la efikeco de Woolley, kaj tial ankaŭ por avancado de lia persona kariero.

En la unua sezono, la rolulo Frank Wiesel, la politika konsilisto de Hacker, rolita de Neal Fitzwilliam, ekaperis. Kvankam lia nomo estas Vajzelo, Siro Humphrey kaj Bernard konstante nomas lin "S-ro. Mustelo" (angle Weasel). Wiesel ne aperas post la unua sezono, supozeble li ricevis komfortan pozicion en "Kvanro" (Kvazaŭ Aŭtonoma Neregistara Organizo), kies celo, kiel atendite, estas esplori nomumojn en aliaj kvanroj. Post la tria sezono, Siro Humphrey estas promociita al la pozicio de Kabineta sekretario, Hacker estas nomumita ĉefministro, kaj petas al Bernard Walley daŭri en sia rolo kiel Ĉefa Privata sekretario. En la unua sezono de "Yes, Prime Minister" Dorothy Wainwright (rolita de Deborah Norton) prezentiĝas kiel tre kompetenta kaj efika politika konsilisto al la ĉefministro. Ŝiaj spertoj kaj komprenoj pri la multaj lertaĵoj de la publika servo imponas ŝiajn ĉirkaŭantojn.

La familia vivo de Hacker malofte estas rivelita en la serio. Lia edzino, Annie (Diana Hoddinott), estas klare frustrita per la interrompoj al la persona vivo kaŭzitaj de la politika kariero de ŝia edzo, kaj foje montras imponan cinikismon koncerne liajn politikajn kapricojn. En la sama tempo, lia filino Lucy (Gary Cowper), studento de sociologio, iĝas media aktivulo en unu el la epizodoj (kaj tio estas ŝia nura apero, kvankam ŝia nomo estas menciita plurajn fojojn en aliaj epizodoj), kaj laboras kontraŭ unu el la politikaj decidoj de la oficejo de ŝia patro.

La personecaj trajtoj de Siro Humphrey inkluzivas ruzecon, intrigecon, uzon de tre kompleksaj kaj longaj frazoj por argumentado kiuj estas preskaŭ nesekveblaj, malestimajn perspektivojn pri la registaro, kaj arogantecon. La ecoj de Hacker inkludas fojajn nedecidecon kaj emon eksplodi en ridindigajn Churchilliajn paroladojn. Bernard tendencas al lingva rigoreco. Siro Humphrey foje diskutas la aktualajn aferojn kun aliaj konstantaj sekretarioj, kiuj ŝajnas venenitaj kaj iom elĉerpitaj, kaj kun la Kabineta Sekretario (kiun li poste sukcedos en la sekva "Jes, Prime Minister"), Siro Arnold Robinson - rolita de John Nettleton - prototipo de sarkasmo, aroganteco kaj ampleksa sperto en intrigo. Tiu ĉi opinio de la registaro ne estas la posedaĵo de Siro Humphrey sole, sed estas memkomprenebla por la tuta ŝtatservo.

Ĉiuj el la ĉapitroj en "Jes, Ministro" staris pli-malpli memstare, sed "Jes, ĉefministro" inkluzivas iom kunligan intrigfadenon.

Referencoj redakti

  1. Lewisohn, Mark. "Yes Minister". BBC Comedy Guide. Arkivita de la originalo la 21-an de aŭgusto 2007. Reprenita la 18-an de aŭgusto 2007.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Yes Minister/Yes, Prime Minister ĉe the BFI's Screenonline