Jessica LYNCH [ĝessika linĉ], naskiĝis la 26-an de aprilo 1983 en Palestine (Okcidenta Virginio), estis usona soldato en la tria golfa milito.

Jessica Lynch
Persona informo
Naskonomo Jessica Dawn Lynch
Naskiĝo 26-an de aprilo 1983 (1983-04-26) (40-jaraĝa)
en Palestine, Wirt County, West Virginia
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater West Virginia University at Parkersburg • Wirt County High School
Okupo
Okupo militisto • filmaktoro
vdr
Jessica LYNCH

Ŝi estis militkaptito de Irako, kaj la usona armeo asertis, ke oni perforte liberigis ŝin el iraka hospitalo. Oni honoris ŝin kiel heroon, ĉar ŝi "batalis ĝis la lasta kuglo" kaj estis torturita. Impresaj raportoj pri la liberiga batalo estis disvastigitaj televide.

Post sia reveno en Usonon Lynch deklaris, ke okazis nek batalo (ĉar ŝia fusilo misfunkciis) nek torturo, ke oni bone traktis ŝin en la hospitalo (ŝi havis rompitajn brakon kaj femuron, verŝajne pro aŭta akcidento). Laŭ alilandaj raportoj ne necesis batalo por liberigi ŝin, ĉar la hospitalo ne estis gardita.

En aŭgusto 2003 Lynch ricevis honoran eksigon el la armeo, pro medicinaj kialoj.

Ŝi naskis filinon en 2007 (Dakota Ann).