Jesus Christ Superstar
anglalingva rokopero far Andreo Lloyd Webber kaj Timoteo Rice pri la vivo de Jesuo
Jesus Christ Superstar ("Jesuo Kristo Superstelulo") estas rokmuzika opero el la jaroj 1969/1970 de la britoj Andrew Lloyd Webber (muziko) kaj Tim Rice (libreto), traktanta la lastan semajnon en la vivo de Jesuo Kristo vidata laŭ la okuloj de liaj adeptoj kaj kontraŭuloj.
Jesus Christ Superstar | |
---|---|
La muzikalo aperis en 1970 kiel muzikalbumo (nomata „bruna albumo” pro la kovrilo). La kreintoj de la verko decidis eldoni sian verkaĵon kiel diskon, ĉar la aŭdaca kaj polemika materialo povus esti haltigita por realigo sur teatraj scenejoj. La albumo ĝis hodiaŭ estas traktata kiel unu el ĉefaj registraĵoj de la spektaklo. Voĉistoj kantantaj la ĉefajn rolojn estis:
- Ian Gillan (voĉisto de Deep Purple) en la rolo de Jesuo,
- Murray Head kiel Judaso Iskarioto,
- Barry Dennen kiel Pontio Pilato kaj
- Yvonne Elliman en la rolo de Maria Magdala
La muzikalo estis ankaŭ filmita.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (angle}