Jetio estas legendo konata precipe en nordo de ampleksaj amerikaj arbaroj. La estaĵo estas plej verŝajne tre inteligenta, kun grandega milde ĝibigita staturo kaj sufiĉe vila sur la tuta korpo. Ĝi estas rimarkata tre malofte.

Jetio
kriptovivaĵo • mitologia estaĵo • ogro • folklora persono
Verko Journal of the Asiatic Society of Bengal
Informoj
Eble sama Big man in the tundra • wild man
vdr
Ilustraĵo pri jetio

La plej konata el ĉiuj montar-neĝviroj estas ĝuste la jetio. En la kvindekaj kaj la sesdekaj jaroj ĝi estis konsiderata kiel legendo, sed nun, kiam senĉese plinombriĝas pruvoj pri ĝia ekzistado kaj multe da kredindaj vid-atestintoj konfirmis, ke ili ekvidis ĝin, oni ne devas malfermi sin antaŭ tiu ĉi aperaĵo. Jetio troviĝas en nepala teritorio de Himalajo.

La plej disvastiĝinta pruvo pri ĝia ekzistado estas piedsignoj. Malgraŭ tio, ke okcidentaj vojaĝistoj menciis pri ili jam ekde la jaro 1887, la plej grandan atentemon komenciĝis koncentri nur al ĝiaj fotografaĵoj. En la jaro 1937, F. S. Smyth faris la unuajn fotografaĵojn de ĝiaj spuroj, kaj fotoj de Eric Shipton inicis por serioza esplorado.

En la jaro 1972 montogrimpistoj el usona ekspedicio trovis sufiĉe videblajn piedsignojn, ke eblis el ili fari gipsajn muldaĵojn. Lester Davies, kiu en la jaro 1955 filmis similajn piedsignojn, aldonis al la filmo sian komentarion: „Ili estis proksimume 12 – 15 cm profundaj. Mi mem kun filma kamerao kaj dorsosako surdorse pezis proksimume 80 kg kaj miaj spuroj profundiĝis en neĝon proksimume 2,5 – 3,5 cm. Mi ekpensis, ke tio devas esti bele grandega kreitaĵo!“ Laŭ opinio de skeptikuloj temas pri difektitaj spuroj de aliaj, al ni konataj animaloj.

Kiel deveninto estas konsiderata montara irbiso, hulmano aŭ unu specio de tibeta urso, kiu mem estas preskaŭ legendo. Zoologo W. Tschernezky el londona Queen Mary College faris tre detalan analizon de la fotografiitaj piedsignoj kaj li konfirmis, ke tiuj spuroj absolute ne similas al spuroj eĉ ne de unu el la menciitaj bestoj. Eĉ ĉi tie aperas al ni vid-atestintoj. Eĉ kiam temas pri civitanoj tre kredindaj, kiuj havas nenian motivon mensogi, mankas pruvaj materialoj en aspekto de fotografioj aŭ filmoj.

Malgraŭ tio laŭ ŝerpoj eblas distingi tri speciojn de jetioj:

  • la unua nomiĝas DZU TEH kaj ĝi estas grandega, surkreskita per densa hararo kaj ĝi manĝegas brutaron. Laŭ lokaj fontoj povas temi pri aparta specio de tibeta urso.
  • la dua specio estas nomata de ŝerpoj THELMA, kio en traduko signifas „malgranda viro“. Tiu kriante kuras ĉi tien kaj reen kolektante branĉojn. Onidire tute certe temas pri gibono, eĉ kiam tiuj ĉi estaĵoj norde de Bramaputro ne troviĝas.
  • la tria specio – vera neĝviro – estas nomata MIH TEH. Tio estas sovaĝa al simio simila kreitulo surkreskita de nigraruĝa hararo, ogro kun klasika stariĝo de dikfingro sur la plando kontraŭ la ceteraj fingroj, moviĝanta en altecoj ĉirkaŭ 6100 m kaj eble pli alte.

La faktojn pri la ekzistado de tiu ĉi specio jam hodiaŭ ne estas nerimarkeblaj, kiel oni faris tion ankoraŭ antaŭ 30 jaroj. Precipe se neniu venis kun konvinka teorio, kiel klarigi la fotografaĵojn de Shipton aŭ Hunt.

Aliaj kritikas la jeti-ekziston same kiel la ekziston de monstro de Loch Ness. Tiuj bestegoj devas vivi tiome, ke la bestaro povu sen genetikaj difektoj multobliĝi. Tioma aro da bestoj (20-50) jam havus signifoplenajn restaĵojn: kadavroj, fekaĵoj, restaĵoj de manĝitaj bestoj kaj aliaj. En la tempo de la fotilaj poŝtelefonoj ĝi ne povus sin eĉ kaŝi tro longtempe.

Tinĉjo en Tibeto redakti

Miguo, laŭ la rakonto kiu aperas en la fama bildstria libro "Tinĉjo en Tibeto" de Hergé, estas alia nomo de la jetio. En tiu rakonto oni diras ke Jetio estas la nepala nomo, male Miguo estas la tibeta nomo. Oni bezonus kompetentulon de la tibeta lingvo por kontroli ĉu tio veras, aŭ estas nura fantaziaĵo.

Vidu ankaŭ redakti