Jeuss
Jeuss | |
---|---|
Blazono de Jeuss | |
Jeuss | |
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Lagodistrikto |
Koordinatoj | 46° 54′ 13″ N 7° 9′ 52″ O / 46.90361 °N, 7.16444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 13″ N 7° 9′ 52″ O / 46.90361 °N, 7.16444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 418 |
Areo | 1,78 km² |
Alteco | 544 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1793 |
Komunumkodo | 2264 |
Mapo de Jeuss | |
Pri la komunumo
redaktiJeuss estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 418 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
redaktiJeuss situas sudoriente de la urbo Morato, sude de la Ŝtata Arbaro Galm en la valkaldrono de la rivereto Biberen. La komunumo konsistas el la vilaĝo Jeuss kaj la vilaĝeto Galmguet sur alteco de 581 m s.m. en nordo de la komunumo kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,78 km², de kiuj 10,7% estas kovritaj de arbaro, 79,8% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Jeuss limas en sudo kaj oriento al la Ŝtata Arbaro Galm, en sudo al Gurmels, en sudokcidento al Cressier, kaj en nordokcidento al Salvenach.
Trafiko
redaktiLa komunumo Jeuss situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojetoj de Cressier, Salvenach kaj Liebistorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn norde de la komunumo apud Morato. Per la poŝtaŭtolinio de Morato al Düdingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Jeuss datiĝas el la jaro 1340 kiel Juentes. Jeuss apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Jeuss estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Jeuss – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Lernejo
-
Vilaĝocentro
-
Vilaĝocentro